dimarts, 12 de setembre del 2017

Varoufakis: Madrid volas frakasi Katalunion por doni al ĝi lecionon (parto 3)

Intervjuo al la greka eksministro pri financoj, kiu kritikas la administradon de la registaro de Rajoy rilate al la kataluna krizo.


Carlos Carnicero Urabayen. Ĵurnalisto kaj politika analizisto


Vi volas ke oni organizu multajn referendumojn sed, kion vi opinias pri tio ke oni tiel decidu ĉu helpi aŭ ne helpi la rifuĝintojn? Nun mi pensas pri Viktor Orbán en Hungario, kiu ankaŭ favoras al okazigo de referendumoj por tiaj temoj...
Demokratio bezonas du bazajn apogilojn. Unu estas la principo de majoritato, kiu jam montriĝas jen per elektoj jen per referendumoj. La alia estas la protekto de la civitanaj liberoj, por eviti la diktaturon de la majoritato. Kelkaj aferoj povas esti submetitaj al voĉdonado sed kelkaj aliaj tute ne. Male okazus linĉoj. Ekzemple, la mortopuno neniam devus esti voĉdonata ĉar neniu ŝtato rajtas mortigi. Punktofino. Ni ne rajtas decidi pri tio.
En Katalunio povus okazi ĝuste tio: diktaturo de la majoritato. La socio estas dividita kaj la sendependistoj forsaltas la legalecon per la argumento ke ili estas majoritato en la parlamento... 
Mi kredas ke Madrido estas tre idiota. La spirito de Franco plu vivas. Se oni estus okaziginta la referendumon pasintjare, la unuiĝemuloj estus venkintaj kaj problemo finita. Sed la Partio Populara (PP) ne sukcesas elŝarĝiĝi el sia frankisma historio kaj el siaj aŭtoritatismaj tendencoj kaj tio kreas dramon kaj malplibonigas pli kaj pli la katalunan krizon. Se Cameron kaj sia partio havintus tiajn tendencojn, ne estus okazinta referendumo en Skotlando kaj la situacio nun estus multe malpli bona. Mia mesaĝo al Madrido estas: malstreĉiĝu.
Kaj lasu voĉdoni en ĉi tiaj cirkonstancoj?
Kion vi celas per en ĉi tiaj cirkonstancoj? Ili kreadas ĉi cirkonstancojn konsiderante ĝin kontraŭleĝa kaj minacante per perforto. Ili malplibonigas ion malbonan. Estas diabla cirklo. Se ili ne permesas voĉdoni, pli da katalunoj volos foriri. Tio estas la plej stulta maniero unuigi Hispanion.
Ĉu vi ne timas ke, en la erao de Twitter kaj Facebook iu ajn informo, vera aŭ falsa, povas disvastiĝi kiel viruso kaj generi  erarajn esperojn rilate al tiuj ĉi procezoj?
Mi pli timas la manieron en kiu la povuloj uzadas la komunikilojn por nei al la homoj la kontrolon de siaj vivoj. Ni jam vidis tio en la filmo Civitano Kane. En la kazo de Twitter aŭ Facebook ni devas esti singardaj ne nur pri la temo referenduma, ankaŭ dum elektadoj parlamentaj. La maniero en kiu la komunikiloj neas al la homoj la eblon informiĝi kaj debati devus esti nia ĉefa zorgo.
Vi kampanjis kontraŭ la briteliro. Kion vi opinias pri la agado de la brita registaro rilate al la intertraktado por eliri el EU?
Ĝi estas absoluta fuŝego, per la gvido de la ĉefministro kiu estas paradigmo de hipokriteco: ŝi kampanjis por ke Britio restu en EU kaj la sekvan tagon ŝi iĝis ĉefministro kaj ekdefendas hardan eliron. Ŝi kredis ke EU estus doninta liberkomercan akordon en unu jaro. Tio neniel estus okazinta. Ni troviĝas antaŭ nekredebla kombino de malkompetenta aŭtoritatismo de Bruselo kaj Londono. Viktimoj estos la eŭropaj  kaj britaj civitanoj.
Ĉu vi kredas ke la intertraktado fiaskos?
Fakte la intertraktado ne estas intertraktado. Ĝi estas kiel la intertraktado kiun mi havis kun la troiko. Ni konstante negocadis por atingi veran negocadon sed ili neniam permesis. Sinjoro Barnier [la eŭropa negocanto de la Briteliro] ne havas mandaton por negoci.
Li havas la instrukciojn aprobitajn de la Eŭropa Konsilio por negoci.
Ni estu honestaj: li havas liston pri la cedoj kiun devas akcepti Theresa May kaj li devas iri al Londono por atingi ilin. Kvazaŭ oni dirus: tio ĉi estas ĉio kion ni volas, donu al ni la tuton kaj poste ni parolos pri tio kion vi volas. Tion ĉi oni diras al iu kun kiu oni ne deziras akordi.
Ĉu vi asertas de EU konscie bojkotas la negocadon?
Sendube. Nun la plej granda koŝmaro por Bruselo estas ambaŭflanke avantaĝa akordo kun Londono.
Ĉu vi kredas ke ili volas doni la mesaĝon: eliri el EU estas katastrofo?
Iu ajn kiu kuraĝos diskuti la burokration de EU kaj la establishment estos frakasita.