dilluns, 15 de gener del 2018

La hispana registaro blokas la Bazan Enspezon en Katalunio



La Ministerio pri Laboro ordonis  ĉesigi la pagon de la Renda Mínima Garantida (baza enspezo por civitanoj en situacio de povreco) pere de la artikolo 155 (tiu kiu servis por elpovigi la legitiman katalunan registaron). Sekve de tio, centoj da homoj ne ricevas monhelpon jam de antaŭ tri monatoj.
...
Nuntempe estas 27.000 homoj rajtigitaj ricevi la bazan enspezon, tiuj kiuj antaŭe ricevis la nun eksan Renda Mínima d'Inserció (Minimuma Enspezo por Ensociiĝo) sed en atendo estas aliaj 70.000 petoj. 

...

Laŭ informis radio-kanalo SER, Generalitat (Kataluna Registaro) kredas ke la hispana registaro uzas la bazan enspezon kiel ilon por premi la katalunan registaron tiel ke ĝi malsukcesu.

Siaflanke, la sindikato CCOO de Katalunio, denuncas la paralizigon de la monhelpo, kiu "lasas sen monrimedoj la familiojn plej fragilajn", laŭ deklarite al ĵurnalo Ara. Ĝi aldonas ke la baza enspezo estas "ne rezignebla" rajto kiu ne povas estis "dependanta de politikaj interesoj el iu ajn koloro".

Fonto: Directa

1 comentari:

Sudastelaro (James R. Piton) ha dit...

Ĉu la hispana Ŝtato ne troviĝas super la hispana registaro? Ĉu la reĝo konsentas pri tio rilate al siaj subjektoj? Pliaj argumentoj al la respublikiĝo do kaj al la kataluna sendependiĝo!