dijous, 21 de setembre del 2017

Granda operaco senprecedenca



Merkredon la 20an de septembro Guardia Civil-agentoj prenis al si la regadon sur la ministerio pri ekonomio kaj financoj de la kataluna registaro
Guardia Civil arestis 12 homojn en 9 samtempaj operacoj. La arestitoj estas Josep M. Jové Llado (Ĝenerala Sekretarieco de Trezoro), Josue Sallent Rivas (Centro de Telekomunikoj kaj Teknologioj de la informado de la Generalitat, CTTI), -Xavier Puig Farré (Oficejo pri Socialaj Aferoj), Josep M. Salvadó Tenesa (Ministerio pri Ekonomio kaj Trezoro), – Oau Furriol Fornells, Mercè Martínez Martos, David Franco Martos (CTTI), – David Palancad Serrano (Eksterlandaj Aferoj), Joan Manuel Gómez (Ministerio pri Ekonomio kaj Trezoro) en la granda operaco de la interna armeo kontraŭ pluraj ministerioj kaj organismoj de la kataluna administracio, la Generalitat.
Je la unua horo de la matero, la agentos prezentis sin en la ministrejo pri ekonomio kaj trezoro de la kataluna registaro, ĉe la strato Rambla Catalunya; ĉe la ministrejo pri socialaj aferoj kaj al tiu pri regado (Governació), krom al oficejoj de la (CTTI) kaj Civitana Prizorgado.
Tuj post la eniro en la ministrejo pri ekonomio, la vicprezidanto kaj ministro pri ekonomio, Oriol Junqueras asertis tra sia Twitter-konto ke la eniro en la ministrejo estas “plua elmontro ke estas polica statuso”. Jordi Sànchez (@jordisanchezp), prezidanto de la civitana platformo por la sendependeco ANC, asertis tra Twitter iom post la oka matene: “Ĝuste nun Guardia Civil eniras la ministrejon pri Ekonomio kaj Vicprezidanteco. Neviolenta konduto por defendi la instituciojn.”
GC-agentoj priserĉis ankaŭ la Kataluna Instituto pri Financoj, kie ili malpermesis al ĝiaj laborantoj eniri. Guardia Civil okupis plurajn oficejojn de la registaro, kiel ekzemple la Malfermita Administracio de Katalunio, kiu pritraktas la elektronikan fenestreton de la Generalitat. Tial Guardia Civil eniras ankaŭ entreprenojn ligitajn kun la sektroro, kiel Indra ĉe la strato Tànger en Barcelono, kaj la entreprenon T-Sistems, kiu faris la informadikan sistemon por la konsulto 9N.
La polican operacon ordonis la enketa juĝistejo 13 de Barcelono, kiu de kelkaj monatoj tenas sub sekreto la esploradon pri la preparado de la referendumo.

REAGO DE PUIGDEMONT
Post ĉi tiuj okazaĵoj, la prezidanto Puidemont aperis antaŭ la amaskomunikiloj akompanita de sia registaro kaj elparolis institucian deklaracion. Li priskribis la aferon kiel “kunordigita atako de la policaj fortoj kaj la hispana ministerio pri internaj aferoj kun la celo malhelpi ke katalunoj sin manifestu pace la unuan de oktobro kaj kun la celo malhelpi la agadon de registaro kiu venis de la baloturnoj.” Li diris ankaŭ: “Hodiaŭ la ŝtato fakte malŝaltis la memregadon de Katalunio kaj aplikis la politikon de escepta statuso”. Poste li listigis la situaciojn travivitajn dum la lastaj semajnoj: “Subpremitaj libereco; alvokitaj magistratestroj por deklari ne plenuminte iun ajn krimon, nur por timigi”. “Arestoj, priserĉoj, eĉ en privataj loĝejoj, timigo al amaskomunikiloj kiuj elsendas reklamon pri la referendumo, provo bloki kontojn, malrespekti la poŝtan privatecon…”. Ĉio kune, li diris, estas “esprimo propra de registaro kiu elektas sieĝe bremsi la peton de la plej multaj civitanoj.

REAGO DE LA POPOLO
Tagmeze komencis manifestacii homoj en la centro de Barcelono, apud la ministrejo pri Ekonomio, por montri sian subtenon al la kataluna registaro kaj kontraŭstari la polican operacon. Pli kaj pli multaj homoj aldonis sin al tiu koncentriĝo kaj ĝis la nokto estis granda homamaso protestanta. Ankaŭ en multaj urboj amasoj volis esprimi sian malkonsenton.

SENSUKCESA PROVO ENIRI LA SIDEJON DE CUP
Agentoj de la hispana polico Policía Nacional provis eniri la sidejon de la partio CUP. Grandaj homamasoj malhelpis ilin eniri la lokon. Ĉi tiu video montras la momenton kiam la polico foriras.

Fonto: Nuntempe