dimecres, 30 de setembre del 2015

Mandato por la sendependeco

Post la komunuma balotado okazinta en Katalunio pasintdimanĉe, rezultis venko de la partioj subtenentaj la planon por sendependiĝo (Junts pel Sí + CUP) rilate al la partioj kiuj sin manifestis kontrauaj (Ciutadans, PSC, PP). Aparte restis partio (Catalunya Sí Que es Pot), kiu sin detenis kaj proponis referendumon pri la afero.


dissabte, 5 de setembre del 2015

Enketo de ĵurnalo El Punt

Tiu ĉi grafikbildo estas komplemento kaj iel ĝisdatigo de tiu publikigita en la blogo la 22an de julio. Laŭ ĝi, sendependismaj partianoj (Junts pel sí + CUP) atingus absolutan majoritaton la venontan 27an de septembro.
Rilata artikolo legeblas en Nuntempe: klaku ĉi tie

Fonto: Vilaweb

dimecres, 2 de setembre del 2015

Voltaire pri Katalunio

Atelier de Nicolas de Largillière, portrait de Voltaire, détail (musée Carnavalet) -002.jpg
François Marie Arouet "Voltaire"

"Katalunio estas unu el la plej fekundaj landoj de la mondo kaj tre bone situita. Ĝin akvumas belaj riveroj, rojoj kaj fontoj, kontraste al malnova kaj nova Kastilioj, kiuj mankas je tio. Katalunio produktas ĉion bezonatan por satigi la proprajn necesojn kaj ĉion por ĝui: arbojn, grenon, fruktojn, legomojn el ĉiu speco. Barcelono estas unu el la plej belaj havenoj en Eŭropo kaj la lando provizas ĉion bezonatan por la konstruado de ŝipoj. Ĝiaj montaroj plenas de marmoraj, jaspaj, kristalrokaj minoj, eĉ troveblas multaj noblaj gemoj. Ankaŭ abundas minoj el fero, stano, plumbo, aluno, sulfatoj; la orienta marbordo produktas koralon. Resume, Katalunio povas aranĝi sin sen la tuta universo sed siaj najbaroj ne povas aranĝi sin sen Katalunio. Male ol oni povus pensi, la riĉeco kaj la delicoj ne igis la loĝantojn molkarakterajn. Ili restis ĉiam militemaj kaj la montaranoj montriĝas aparte ferocaj. Tamen, malgraŭ ilia kuraĝo kaj grandega amo al libereco, ili estis ĉiam submetitaj: konkeritaj far la romanoj, la gotoj, la vandaloj, la saracenoj. Ili iam liberiĝis el la saracena jugo kaj situiĝis sub la protekto de Karolo la Granda. Ili apartenis al la Aragona Domo kaj poste al la Aŭstria. Ni vidis ke, sub la regado de Filipo la 5a, irititaj pro la Grafo-Duko de Olivares, unua ministro, ili sin liveris al Ludoviko la 13a en 1640. Oni respektis ĉiujn iliajn rajtojn kaj estis konsideritaj pli kiel protektitoj ol kiel regatoj; Ili resituis sub la aŭstria regado en 1652; kaj dum la Milito de la Hispana Sukcedo ili partianiĝis por la Ĉefduko Karolo la 6a kontrau Filipo la 5a. Ilia obstina rezistado pruvis ke Filipo, malgraŭ li liberiĝis el sia rivalo, ne povis redukti la katalunojn sola. Ludoviko la 14a, kiu en la lastaj tempoj de la milito povis liveri al sia nepo nek ŝipojn nek soldatojn por batali kontrau Karolo, sia rivalo, ja povis ĉion sendi por batali kontraŭ la ribelintaj regatoj. Franca eskvadro blokis la havenon de Barcelono kaj la marŝalo Berwick sieĝis la urbon surtere. La reĝino de Anglio, pli fidela al siaj traktatoj ol al la interesoj de sia lando, ne helpis la urbon, afero kiu indignigis la anglojn, sin riproĉantaj simile kiel sin riproĉis la romianoj kiuj permesis la detruon de Sagunto. La germana imperiestro promesis senutilan sukuron. La sieĝitoj sin defendis kun kuraĝo duobligita pro la fervoro; la pastroj, la monaĥoj, kuris kun armiloj al la tranĉeoj kvazau temus pri religia milito. La fantomo de la libereco igis ilin surdaj al la proponoj de ilia suvereno. Pli ol kvincent ekleziuloj mortis kun armiloj ĉemane; Ni povas imagi ĝis kiu grado iliaj diskursoj kaj ekzemplo instigis siajn kuncivitanojn. Ili hisis sur la tranĉeo nigran flagon kaj eltenis pli ol unu atakon. Fine, jam penetrintaj la sieĝantoj, la sieĝitoj plu batalis tra la stratoj; retiriĝinte al la nova urbo, dum la malnova estis okupaciita. Post la kapitulaco, la venkitoj petis respekton al siaj privilegioj (12a de septembro 1714). Oni koncedis al ili nur respekti ilian vivon kaj la propietaĵojn. Plej multaj privilegioj estis forprenitaj kaj, el ĉiuj ribelintaj monaĥoj, nur sesdek estis punitaj kaj, indulgeme, ili estis kondamnitaj al galerpunioj. Filipo la 5a multe pli severe mistraktis la urbon Xàtiva dum la milito; oni detruis ĝin ĝis la fundamentoj, kiel leciono. Tamen oni povas ruinigi malgravan urbeton sed ne grandan urbon kun belega haveno, utila al la interesoj de la ŝtato. Tiu ĉi kataluna fervoro,kiu ne montriĝis en la epoko de Karolo la 6a kaj kiu ŝpruciĝis konstatinte la posta manko de helpoj, estis la lasta flamo de la incendio kiu longe kaj vaste detruis la plej belan parton de Eŭropo, pro la testamento de Karolo la 2a, reĝo de Hispanio."  

.
Voltaire, La jarcento de Ludoviko la 14a (1751) ĉapitro 23