dissabte, 8 de febrer del 2014

Videblo de esperanto dum la Hispana Milito

Afiŝo en esperanto eldonita de la Komisarejo

La Komisarejo pri propagando (katalune: Comissariat de Propaganda) estis organizo de la kataluna registaro kreita la 3-an de oktobro 1936 dum la hispana enlanda milito. Ĝia prezidanto estis la esperantisto Jaume Miravitlles i Navarra.
La Komisarejo pri Propagando eldonis propagandan materialon en formo de eldonaĵoj, afiŝoj kaj filmoj. Ekde oktobro 1936 aperis ĉiun duan semajnon ĝiaj Comunicats de Premsa(Gazetarkomunikojn) en Esperanto, kun la kulaboro de la Kontaŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio.
La Komisarejo eldonis ankaŭ propagandan afiŝon pri la interveno de trupoj de Italio kaj Germanio, kun la teksto "Kion vi faras por eviti tion? – Esperantistoj de la tuta mondo, agu energie kontraŭ faŝismo".
La kataluna registaro ankaŭ patronis oficiale la komunan memoradon en 1937 de la 50-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto, per la organizado de ekspozicio en la Kulturdomo de Barcelono. Je tiu okazo oni eldonis diversan materialon, interalie katalogon pri la ekspozicio. Parto de la materialo estis utiligata post kelkaj monatoj en ekspozicio en diversaj landoj, kiun aŭspiciis la Komisarejo mem.
Fonto de la teksto: Vikipedio
Fonto de la bildo: Toño del Barrio
Plian ilustron pri la temo trovis Guillem Sevilla.

2 comentaris:

inro ha dit...

Mi opinias ke temas pri "Komisarato pri propagando" anstataù "komisarejo"; vidu mem ĉe PIV (vortaro.net):

komisariat/o. Nomo de diversaj ŝtataj organoj, kun administraj k iafoje justicaj funkcioj: komisariato pri la ekonomia plano, pri la atoma energio; armea komisariato.

komisarejo. Loko, kie funkcias komisaro, precipe polickomisaro.

inro ha dit...

Mi opinias ke temas pri "Komisarato pri propagando" anstataù "komisarejo..."; vidu mem ĉe PIV (vortaro.net):

komisariat/o. Nomo de diversaj ŝtataj organoj, kun administraj k iafoje justicaj funkcioj: komisariato pri la ekonomia plano, pri la atoma energio; armea komisariato.

komisarejo. Loko, kie funkcias komisaro, precipe polickomisaro.