dijous, 7 de novembre del 2013

Fermo de la publika valencilanda televido

Artikolo de Vicent Partal, direktoro de Vilaweb

 La valencia aŭtonomio (kaj la aliaj) en danĝero

La graveco fermi la valencian publikan televidon  (RTVV) ne povas esti mildigita per la demagogiaj argumentoj ke tio necesas por la savado de sanservoj aŭ edukado. La Partio Populara ne posedas kredindecon pri la defendo de la publikaj sanservoj, sed eĉ se ĝi posedus, la fakto elimini la publikajn televizion kaj radion estas multe pli ol simpla fermo de servo: tiu ago rekte atakas la esencon de la aŭtonomio, ĝi atakas la ekziston de singulara valencia personeco.

Ni estu honestaj. En Hispanio, la kreskanta ideologio estas tiu kiu penadas por nuligi la aŭtonomion, la aŭtonomiojn. Des pli tiujn kun "specialaj" karakteroj, lingvoj, kulturoj, naciecoj, la ne kastiliaj naciecoj,...tiu estas la projekto de la Partio Populara, la partio de Rajoy, de Fabra, de Bauzá, tiu estas la projekto de UPyD (Unuiĝo Progreso kaj Demokratio) kaj de rimarkinda parto de la Partio de la Socialistoj  (PSOE), pli kaj pli severa kaj senhonta.

Ĉiuj ili volas forviŝi tion kion ili konsideras historia eraro. Ili volas fini la politikon bazita sur aŭtonomioj, transformante ilin al administraj ŝtatteritorioj, al centroj por distribuado de servoj, leĝe centralizitaj. Tial oni fermas nun Canal 9 (la valencia publika kanalo), tial oni atakas la nunan eduksistemon per la leĝo Wert, tial oni monsufokigas niajn instituciojn ekskuzante sin per la deficit-argumento, tial...

En la estonto de Hispanio ne estas loko por valenciismoj, per iu ajn el la velenciismoj: nek por la kataluniemaj, nek por la malkataluniemaj, nek por la tria vojo (federaciismo). La futuron kiu hispanoj deziras por la ŝtato, kiel administra organizaĵo, estas retroiri al 1974 kaj ke la aŭtonomio, specife la politika aŭtonomio, restu en la memoro kiel nur transa koŝmaro. Finiĝis unu etapo kaj komenciĝas nova. En tiu nova, valencianoj kaj aliaj homoj devos plani celojn klare kaj firme, ekster Hispanio.

Pri la parentezoj respondecas la tradukinto: Karles Berga