dijous, 21 de març del 2013

Feriu en onta lando ;)

Se vi planas ĉijare ferii en Katalunio, mi ĵus preparas oferton por vi kaj unu akompananton. Mia loĝejo estas granda kaj posedas unu liberan ĉambron kun du litoj. La apartamento ne estas en Barcelono, turisme grava kaj altira urbo sed ankaŭ ne malproksime, per ĉiutaga buso vi povas ĝin atingi post unuhora veturado. Ankaŭ per trajno eblas vojaĝi tien kvankam la vojaĝtempo estas iom plia. Ambaŭ stacioj troviĝas je 8 minutoj de la loĝejo.
Ankaŭ je simila proksimo estas la montaro Montserrat kaj ĝia fama Monaĥejo. En somero oni starigas busojn al la plej proksimaj plaĝoj, kun simila vojaĝdaŭro.
En la apartamento nuntempe loĝas du homoj, juna galegino kaj mi mem. Gastoj rajtas uzi ĉiujn komunajn servojn: du duŝejoj/necesejoj, granda kuirejo, lavejo, salono/manĝejo, balkono.
La domo disponas je konforta lifto. La kvartalo estas aparte trankvila, je iu ekstremo de la urbo ne tiom dense loĝata, kio cetere faciligas autoparkadon.
Igualada estas mezgranda urbo kun belaj promenejo kaj urbodoma placo. Same spektinda estas la konstruado de homkasteloj far la loka tradicia grupo Moixiganguers d'Igualada. Se vi interesiĝas pri moderna arkitekturo, rekomendindas vizito al la nova tombejo.
Interesa estas ankau la Ateneu Igualadí de la Classe Obrera, en kiu okazis perlegoj kaj kursoj pri esperanto komence de la pasinta jarcento.

La prezo de la gastoĉambro estas 10€/tage (1 aŭ 2 homoj). Por pli ol unusemajna restado oni povas pritrakti rabaton. Se temas pri familio kun infano(j) oni povas esplori eblecojn.
Lastinforme: la ĉambro estas ekipita per propra manlavujo kun apuda marmora platformo sur kiu mi baldau provizos mikroondaparaton).


Luĉambro /Habitació de lloguer/ Room for rent
Luĉambro /Habitació de lloguer…
Dormoĉambro

Luĉambro /Habitació de lloguer/ Room for rent
Luĉambro /Habitació de lloguer…


Vista a Montserrat des de casa
Vista a Montserrat des de casa
Motserrat disde la apartamento

Salono kun libraro / Sala d'estar i llibreria
Salono kun libraro / Sala d'es…
Salono kun libraro

Salono/manĝejo/balkono
Salono/manĝejo/balkono


Kuirejo / Cuina d'Igualada
Kuirejo / Cuina d'Igualada
Kuirejo

dimecres, 20 de març del 2013

Malsana Hispanio

La hispana socimalsano povas esti pli profunda ol la ekonomia truo

Frue en la monato, la ĉefa hispana juĝestraro trudis la demision de la ŝtata Supera Prokuroro en Katalunio. Tio ne estas posteno aljuĝita per voĉdonado sed publika funkciulo nomumita el la ĉefurbo [Madrid] kaj la postenon tradicie okupas ne kataluno. La lasta posten-tenanto estis tuj forigita el sia posteno post nur kelkaj horoj de kiam li asertis dum intervjuo de novaĵagentejo, ke "oni devas doni al la popolo la eblecon esprimi tion, kion ĝi volas". Tio aspektas sufiĉe naiva, krom tio, ke la aserto estis dirita en la kunteksto de la rajto de la katalunoj decidi pri sia politika estonto. Eble pro tio li tuj nuancigis sian diron aldonante "ĝenerale, al iu ajn popolo" kaj nur post klarigi, ke en Hispanio ekzistas "nenia leĝa kadro ebliganta referendumon pri sendependeco". Ĉio ŝajne senmakula. Kaj tamen, la sola implicita sugesto, ke eble oni devus trovi rimedon por la katalunoj diri sian penson pri la temo, turnis tion, kio estis esence banalaĵo, en fajrigan deklaron kaj okazigis la falon en malfavoron de la prokuroro. Tiel estas rilate la sendependecon de la juĝistaro - por nenion diri pri la libereco de esprimo.

Monaton pli frue, emerita ĝeneralo de la hispana armeo prelegis al regula kunveno de kamaradaj, altrangaj oficiroj pri " separatista-secesia ofensivo en Katalunio" kaj aludis al la eventuala starpunkto de la armeo. "Patrio estas antaŭa kaj pli grava ol demokratio", li konkludis. "Patriotismo estas sento kaj la Konstitucio estas nura leĝo". La aŭdantaro salutis per aplaŭdo tion, kio povintus facile esti komprenata kiel invito malobei la landajn leĝojn aŭ eĉ pravigo de puĉo. Same kiel antaŭaj similaj asertoj de aliaj, ĝi estigis nenian signifan reagon de la civilaj aŭtoritatoj.

Tiuj du eventoj - kaj la tre malsamaj oficialaj reagoj al ili - elmontras esencajn difektojn en la funkciado de demokrata ŝtato kaj sugestas, ke la problemoj de Hispanio povas facile esti pli gravaj ol la agnoskite ekonomia situacio. Kaj la instigo ambaŭkaze estas la situacio en Katalunio.

Se vi emas plu legi, bv. transiri al: Col·lectiu Emma

divendres, 8 de març del 2013

La Gallineta (La Kokineto) / Lluís Llach

Antaŭparolo de la kanto (Palaco de la Muziko, Barcelono)

"Mi supozas ke multaj el vi tute ne antaŭvidis ke La Kokineto aperos ĉi tie, sed jen vidu, mi revivigis ĝin. La Kokineto, vivrolanto de la jaro 1968, aktivista, proletara, sindikatana, maldekstrula, sendependisma, ktp. nu, ĉio kio estas maldeca nuntempe, do, kiam venis la demokratiiĝo de Hispanio kaj venkis la socialistoj (PSOE), La Kokineto honteme sin kaŝis malantaŭ la piano kaj decidis neniam plu publike eliri. Mi kutimis averti ŝin, “atentu, ĉar venkos Aznar, atentu ĉar ili ekhavis balotan majoritaton,...fine, kiam ŝi vidis tiun teruregan triopon (Bush, Berlusconi, Aznar), ŝi decidis purigi siajn plumojn...tial mi kantos ĝin nun (kun modernigitaj muzikmodifoj pli junstilaj)."
Katalunlingva teksto de la kanto.

8 de marto, Ina tago


Hodiaŭ ni omaĝas kaj memoras pri ino kiu tre grave rolis en la historio de Katalunio kaj Hispanio: Federica Montseny. Legu pri ŝi en Vikipedio.

dimarts, 5 de març del 2013

What's up with Catalonia? (Kio okazas en Katalunio?)

Por scipovantoj de la angla kaj samtempe interesiĝantoj pri la politikaj eventoj en Katalunio, antaŭnelonge oni publikigis la libron What's up with Catalonia?. En ĝi, 35 rekonataj personoj kaj spertuloj opinias pri la situacio kaj la okazaĵoj kiuj komenciĝis post la giganta manifestacio de la pasinta 11a de decembro, kiam miliono kaj duono da homoj unuvoĉe alvokis por la sendependiĝo.
Aĉeteblas ĉe Vilaweb

dissabte, 2 de març del 2013

Verkami gastigas filmprojekton pri la kataluna suverenismo

La reĝisorino Isona Passola, kun la skipo kiu produktis la filmojn Catalunya-Espanya kaj Pa negre, proponas al Verkami-simpatiantoj partopreni en la disvolvigo de la dokumentaria filmo L'Endemà (La Postan Tagon), kiu celas antaŭvidigi la ŝtaton sopiratan de la sendependismaj katalunoj, per fakaj kaj seriozaj argumentoj kiuj estu kiel sanfortigilo kontraŭ la timo al eventuala jeso al sendependeco.
Por atingi kvalitan kaj spektindan rezulton laŭ kutimaj artpostuloj, oni proponis buĝeton de 600.000 € el kiuj oni kalkulas kolekti la duonon dank' al la mecenata helpo de Verkami. Laŭ Passola, tiu buĝeto estas la minimumo por atingi decan rezulton je internacia kutima skalo.
La projekto jam rompis iun rekordon kiel plej subtenata projekto en Eŭropo pere de mecenatoj.
Laŭ legeblas en Verkami:
"Starigi ŝtaton estas ne nur diri jes sed ankaŭ konstrui novan landon, strikte demokratian, jam ekde la postan tagon."