Nova regiona registaro funkcias en Katalunio. Kiel
aliaj administraj instancoj en Eŭropo en la nuna momento, ĝi spertos
malfacilaĵojn por havigi al la civitanoj adekvatajn servojn dum strebas
helpi draŝitan ekonomion retrovi la ĝustan vojon. Kun plia malavantaĝo:
ĝi devos trakti kun hispana registaro, kiu neniel faciligos tiujn
taskojn. Ne gravas, ke Katalunio estas produktiva socio kaj decida
kontribuanto al la financoj de la ŝtato, la centra registaro konservas
la kontrolon de la publika mono kaj havigas aŭ retenas la publikajn
fondusojn ĉefe kiel rimedo por plifortigi la propran politikan
programon. Kaj ĉiuj mesaĝoj venontaj el Madrido montras, ke ĝi intencas
ĝisfunde uzi tian avantaĝon por limigi la katalunan agkapablon,
kombininta financan sufokon kun senkompataj atakoj al iliaj lingvo kaj
kulturo, eĉ de la eduka sistemo, strebante al forviŝo de ĉiaj signoj de
ilia kolektiva personeco.
En tiaj cirkumstancoj, ne estas surprizige, ke sufiĉe granda plimulto de
la katalunoj almenaŭ dubu pri la oportuneco pluesti hispana provinco.
Tio klare montriĝis en la rezulto de la baloto de la 25a de novembro, en
kiu la okazigo de popola referendumo pri sendependeco estis la ĉefa
promeso de la venkinta koalicio. Nune la propono estas subtenita de
preskaŭ du trionoj de la Kataluna Parlamento, tiele konfirminte tion,
kion antaŭaj enketoj pri opinio montris: sendepende de ilia eventuala
elekto, proksimume ok dekonoj de la katalunoj konsentas esti publike
pridemanditaj pri la ebleco separiĝi de la politika ento al kiu nun ili
apartenas.
La lasta balotado provizis signojn pri la penso de la katalunoj, sed por
scii ekzakte kiom da ili rezignis pri Hispanio la sola rimedo estas
meti al ili klaran demandon en oficialan voĉdonadon. Tio aspektas kiel
la ĝusta maniero agi: ĝi kongruas kun la opinioj esprimitaj de diversaj
internaciaj fakuloj kaj estas ankaŭ la vojo sekvata en la paralela
proceduro disvolviĝanta en Skotlando, apogata de la brita parlamento kaj
de la registaro.
En Hispanio, tamen, ĉiuj obstine rifuzas tian eblecon. En malofta
montriĝo de interkonsento preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj kaj la plimulto
de publika opinio fabrikita en Madrido unuiĝis por malagnoski la rajtojn
de la katalunoj opinii pri la temo. Kompreneble la hispana elito
teruriĝas, ĉar se oni permesas al la popolo opinii, estas tre probable,
ke ili decidu separiĝi. Sed ekzistas pli funda kialo ekster la timo
malvenki. Historie kaj ĝis la nuna momento Hispanio ĉiam rifuzis agnoski
la fakton, ke la katalunoj estas popolo kun aparta nacia identeco kaj,
tial, ili posedas kolektivajn rajtojn. Akcepti, ke ili povos esti
pridemanditaj per oficiala referendumo, signifus implicitan agnoskon de
tiuj rajtoj.
Pro manko de pli bonaj argumentoj, la konstitucio de la jaro 1978 estas
uzita kiel rifuzilo de la katalunaj petoj aŭ svingita kiel armilo por
minaci ilin, se ili kuraĝas sursalti liajn mallarĝe difinitajn limojn.
Malgraŭ ĝia kontestebla deveno sub la ombro de kvardekjara diktaturo,
tia dokumento estas traktita kiel santa parolo de la defentantoj de la
hispana fido - post kiam ili donis al ĝi la geston plej konvenan por
siaj interesoj. Sinteno tiel malracia ne povas esti por ĉiam subtenata.
La mondo scias, ke neniu leĝo, sendepende de la ekzaltiteco de la
titolo, povas esti uzita por frustri la volon de la popolo. Ĉiuj en
Hispanio konscias, ke en la nuna Eŭropo demokratia ago ne povas esti
malebligita surbaze de leĝa ruzaĵo kaj ankoraŭ malpli per minaco aŭ
perforto.
***
Kreskanta sento de laceco rilate Hispanion ekzistas en ĉiuj sektoroj de
la kataluna socio kaj ankaŭ la konscio, ke, kiel parto de Hispanio, ilia
lando rapide sinkas dum oni malhavigas al ĝi la bezonatajn rimedojn por
haltigi kaj inversigi la dekadencon. Pli kaj pli da katalunoj venis al
la konkludo, ke ilia estonto kiel popolo estos en danĝero krom se ili
decide agos ju pli frue des pli bone.
La reganta koalicio havas nun malambiguan ordonon antaŭenigi proceduron
povantan konduki al separiĝo de Hispanio. Kune kun aliaj politikaj
grupoj, ĝi komencis desegni vojmapon cele al plena suvereneco. Por
startigi tiun proceduron oni esperas, ke formala deklaracio asertante la
rajtojn de la katalunoj decidi pri la propra estonteco estos aprovita
kun granda plimunto en la kataluna parlamento la 23an de januaro. La
sekvan paŝon konsistigos la eklaboro pri la detaloj de travidebla kaj
inkluziva plano por popola referendumo pri sendependeco.
La hispana registaro pli bone ne malhelpu tiun proceduron se ĝi volas
konservi sian prestiĝon kiel demokratan. Fakte malfacilas imagi kiel ĝi
povus obstrukci aŭ malpermesi la referendumon sen utiligi ne akcepteblaj
metodoj, kiuj semlime damaĝus ŝtaton , kiu estas jam senkreditigita en
aliaj flankoj. Sekve oni povas esperi, ke ĉiuj baroj estos fine
sursaltitaj kaj ke la popolo havos la eblecon paroli.
Finfine, kion la katalunoj decidos en libera kaj respondeca maniero
devos esti honorigita de ĉiuj, en Hispanio kaj preter ĝi. Se sufiĉa
plimulto elektos ian formon de apartiĝo, Hispanio devos honeste agnoski
sian malsukceson aligi la katalunojn al sia politika projekto kaj devos
bonafide reagi. Ankaŭ tiel devos reagi la aliaj najbaroj de Katalunio,
faciligante la vojon por ke la nova lando povu okupi la ĝustan lokon en
la ekonomia kaj politika kadro de la kontinento kaj ekkontribui al pli
larĝa eŭropa projekto.
Elangligis: Ramon Perera
Fonto:
Col·lectiu Emma