dilluns, 17 de desembre del 2012

Leĝoprojekto pliakrigas lingvobatalon en Ibera Duoninsulo

Sabato, 15an Dicembre 2012 09:20 Verkis: Hèctor Alòs i Font

 La 3an de decembro la hispana ministro pri edukado, José Ignacio Wert, diskonigis malneton de nova leĝoprojekto pri edukado. La nova leĝoprojekto evidentiĝas klerikala, novliberalisma, centrizisma kaj naciisma. Kompreneble la leĝoprojekto levis multajn kontraŭajn reagojn el diversaj devenoj, tamen, plej flamis la reagoj en Katalunio. Asocioj, sindikatoj, partioj vokis al malobeo al la leĝo, se ĝi estas aprobita. La prezidanto de la kataluna registaro kunigis ĉiujn partiojn favorajn al la nuna sistemo, kiuj konsistigas 80% de la kataluna parlamento, kaj organiziĝis komuna politika fronto kontraŭ la nova leĝo. Lundon la 10an de decembro 5000 homoj manifestaciis kontraŭ la leĝo en Barcelono, interalie reprezentantoj de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu aliĝis al la protestoj. Evidente, la hispana registaro atendis la okazigon de la elektoj en Katalunio la antaŭan semajnon, por diskonigi sian projekton. Du trionoj de la nova kataluna parlamento favoras la okazigon de referendumo, por ke la katalunoj decidu, ĉu ili deziras starigi novan sendependan ŝtaton. La hispana registaro plene kontraŭstaras tian konsulton. Laŭ la opinisondoj de la lastaj du jaroj, plimulto de katalunoj favoras sendependiĝon. Tiu opinio ŝajnas gajni subtenon pro sinsekvaj agadoj de la hispana registaro, elektita post la venko de la Popola Partio (PP) en la parlamentaj elektoj de novembro 2011. PP estis fondita de eksministro de generalo Franco kaj en siaj unuaj jaroj eksplicite defendis la heredaĵon de la diktaturo. Dum la 80aj kaj 90aj jaroj ĝi iom moderigis sian centrizismon kaj naciismon, sed ĝi denove radikaliĝis en la lasta jardeko. Opinisondo farita de la ĉefa hispana ĵurnalo, El País, en la komenco de septembro montras, ke la kvanto de hispanianoj favorantaj la likvidon de ĉia aŭtonomeco kaj la reveno al centralizita ŝtato kreskis al 29%, dum en 2003 nur 10% tiel opiniis. Klara plimulto de la homoj tiel opiniantaj voĉdonas por PP. Reage al tia sinteno kaj al diversaj verdiktoj de la konstitucia kaj plej supera tribunaloj de Hispanio en la lastaj jaroj limigantaj la aŭtonomecon de Katalunio radikaliĝis la kataluna publika opinio en la kontraŭan direkton, tiel ke miliono da homoj manifestaciis sur la statoj de Barcelono en julio 2010 kontraŭ la subfoso de la kataluna aŭtonomeco kaj miliono kaj duono en septembro ĉi-jara rekte por la sendependiĝo de Katalunio. La nova leĝopropono devas esti komprenata kiel plia paŝo en la pligraviĝo de la krizego inter la plicentrizismo de la plimulto de la hispana socio kaj la deziro de grandega plimulto de la katalunoj konservi aŭ pligrandigi la nunan aŭtonomecon. Aparte rimarkindas, ke la leĝon lanĉis la ministro, kiu plej multe elstarigis sin per sia naciismo, kaj kiu aparte disfamiĝis per sia aserto oktobre en la hispana parlamento, ke la celo de la hispana registaro estas "hispanigi la katalunajn infanojn". Tiel la leĝpropono permesas al la hispana registaro pli multe difini la enhavon de la studobjektoj ol antaŭe. Ĝi fortigas ankaŭ la pezon de la hispana lingvo en la edukado kaj devigas la ekziston de instruado en ĝi en la tuta ŝtato. Samtempe, la kataluna, galega, eŭska kaj okcitana lingvoj, oficialaj en 6 el la 17 aŭtonomaj komunumoj de Hispanio, estas konsiderataj nur "specializiĝaj" studobjektoj, kio bone bildigas la sintenon de la hispana registaro pri la ilia duarangeco kaj nedevigo lerni. Male, nenio en la nova leĝo celas efektivigi la rajton de la pli ol 100 000 valenciaj infanoj, kiuj regule petadas instruadon en la kataluna lingvo, sed estas instruataj en la hispana danke al la lingvopolitiko de PP, reganta en Valencilando. La ĉefaj celoj de la eduksistemo en Katalunio, kiun la nova edukleĝo celas disrompi, estas unuflanke ne dividi la lernantojn laŭ lingvoj kaj aliflanke certigi la regon kaj de la kataluna kaj de la hispana lingvo. Esence, la kataluna lingvo estas la sola instrulingvo en la elementa lernejo, kaj tiucele estas uzata kvebek-devena pedagogio permesanta glatan instruadon en lingvo, kiu ne estas denaska por la plimulto de la lernantoj. Ekzistas aparta helpo por la infanoj, kiuj spertas problemojn (preskaŭ senescepte, temas pri infanoj ĵus alvenintaj el aliaj landoj, kiuj ankaŭ ne scipovas la hispanan). En la mezlerneja instruado ankaŭ la hispana estas uzata kiel instrulingvo, ofte je la sama nivelo de la kataluna aŭ eĉ pli. Tiel ke la hispana estas la hegemonia lingvo en la socio, per tiu sistemo la lernejanoj akiras tute bonan regadon de ĝi. Laŭ diversaj komparaj esploroj, i.a. PISA, fine de la instruado la katalunaj lernejanoj ricevas pli bonajn rezultojn pri la hispana ol la mezumo de Hispanio, inkluzive de regionoj, kie ĝi estas la denaska lingvo de la vasta plimulto de la lernantoj. Tiu eduksistemo funkcias preskaŭ 30 jarojn kaj ricevis tre diversajn gratulojn, i.a. de UNESCO, ĉar ĝi sukcesas glate dulingvigi la novajn generaciojn kaj igi, ke la kataluna estu normale uzebla en preskaŭ ĉiu socia kunteksto. Pro tio ĝi estas forte subtenata de grandega plimulto de la kataluna socio, sendepende de sia deveno kaj denaskaj lingvoj, kaj estas konsiderata kiel plej verŝajne la ĉefa atingo de la lastaj jardekoj por tute paca kunvivado de la lingvoj en Katalunio. Estas malfacile prognozi la estonton de la leĝo. La komforta plimulto de PP en la hispana parlamento sendube povos ĝin aprobi, sed tio evidente eĉ pli fortigos la secesiemon de la plimulto de la katalunoj.

Fonto de la artikolo : Disvastigo