dissabte, 4 de juny del 2011

(intervjuo, 3a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

Kiel vi antaŭvidas la estonton de Esperanto?
La estonto multe dependas de diversaj cirkonstancoj...sed mi estas optimisma. Ĝi kreskas  kaj disvastiĝas. Interreto estas kvazaŭ plilaŭtigilo por la  lingvo, la ideoj kaj la filozofio de Esperanto. Ankaŭ la Muzeo estas novaĵo...multaj pordoj malfermiĝas.

Ĉu ankaŭ mondskale?
En ĉiu lando ĝi malsame evoluas. UNESKO dufoje (en 1954 kaj en 1985) publikigis deklaron favore al enkonduko de Esperanto en la landajn eduksistemojn sed neniu registaro plenumis la peton.
Laŭlonge de la historio, Esperanto estis persekutata de Hitler kaj de Stalin, ĝi estis registare helpata en Ĉinio kelkajn jarojn. Ĉi tie la Generalitat (kataluna registaro), dum la periodo antaŭmilita, planis ĝin enkonduki kiel lernobjekton en lernejoj. Ĉio dependas de loko kaj politika situacio.
Alia ekzemplo estas Brazilo. En Brazilo Esperanto estas subtenata kaj propagandita de la sekvantoj de spiritismo, religio tre populara en la lando. Sed tio havas malavantaĝon  ĉar multaj homoj nekonantaj Esperanton povas kredi ke temas pri spiritismaĵo. Lasttempe alvenis informo laŭ kiu la ministro pri edukado deziras enkonduki la lingvon en la landan eduksistemon.

Ĉu vi kredas tion ebla ankaŭ por Katalunio?
Ebla jes, sed ni devas konscii ke apenaŭ unu milono da homoj (esperantistoj) en la tuta mondo daŭre estas minoritato. Oni devas progresi paŝon post paŝo. Se hodiaŭ aperus leĝo proponanta instrui esperanton en ĉiuj liceoj, ja ne eblus trovi tiom da instruistoj! Ĝi devas esti procezo. Se ekzistas politika volo, ĉio eblas.

(intervjuo, 2a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

(Interreto) Verŝajne ankaŭ faciligas interŝanĝon de materialoj, kontaktojn inter esperantistoj...
Jes,  en Interreto troveblas ampleksa repertuaro da resursoj, kaj ĉiuj devenas el volontuloj.

Ĉu ankaŭ estas specifaj sociaj retoj?
Jes, ekzemple www.esperanto.com, kvankam mi preferas ĝeneralajn retojn. Inter ili estas www.ipernity.com, kun esperantlingva prezento en sia menuo. Ankaŭ Facebook estas esperantigita sed mi ne scias ĉu komplete. La problemo en tiuj ĉi kazoj estas tiu, ke ilia renovigo estas konstanta kaj povas esti ke la voluntuloj ne havu tempon por ĉion ĝisdatigi...

Lingvoj ŝanĝiĝas...ĉu ankaŭ Esperanto?
Jes, esperanto evoluas. Zamenhof lanĉis la lingvon, li proponis bazan gramatikon kaj eldiris: "ekde nun vi mem faru la lingvon". El tio venas ke homoj sentas Esperanton kiel propra afero. Esperanto sin renovigadas, tio okazas spontane. Ekzemple, kiam aperas teknologiaj novaĵoj kutime kunaperas diversaj vortproponoj, tiam, same kiel okazas ĉe aliaj lingvoj, iu el tiuj proponoj elstaras super la aliaj. Ankaŭ junularo emas krei sian propran esprimmanieron kaj kelkaj el iliaj proponoj populariĝas.


Kiu estas la celo de Anoia-esperanto?
Krom tio ke mi ŝatas labori per Esperanto, la blogo estis utila por mia praktikado kaj plibonigado. Mi havas 10-jaran filon, denaska esperantisto, tial interesis min ĉio ajn taŭga por teni aŭ plialtigi mian lingvonivelon. La blogo estas ankaŭ bona maniero doni servon al homoj, diskonigi Esperanton.
Eĉ se mi pasigis multan tempon for de Igualada, mi daŭre sentas min Igualadano. Kio plej bona ol kunigi ambaŭ aferojn: mia igualada deveno kaj la informado pri Esperanto! Mi faris ankaŭ alian pri Montserrat...

Tiel do, via filo estas dulingva  esperanto-kataluna, ĉu?
Mi ĉiam parolas al li en Esperanto, la patrino en la kataluna. Oni povas diri ke li estas pasiva dulingvulo, infanoj emas elekti simplajn vojojn: se la tuta familio kaj amikoj parolas al li katalune kaj li scias ke ankaŭ mi regas la katalunan, do, li parolas al mi katalune. Ĉiuokaze li komprenas ĉion kion mi diras kaj legas al li en Esperanto. Mi tute ne deziras devigi ion ajn al li, se li mendas libron al mi, mi provizas lin, sentrude.

Revenante al Igualada: komence de la 20a jarcento estis tre vigla esperantovivo. Ĉu lastatempe okazas aranĝoj?
En la jaro 1988 mi estis laboranta en Igualada kaj tiam mi organizis du kursojn kaj kunredaktis bultenojn; eĉ ni sukcesis organizi katalunan esperanto-renkontiĝon. Se ni pli retroiras, Igualada estis vere grava urbo por la esperantistoj, ĉi tie oni redaktis kaj eldonis la revuon Stelo Kataluna, modernismostila revuo dulingva: hispana-esperanta.


Pri la Muzeo de Subirats, kio troveblas en ĝi?
Temas pri privata institucio. Barcelona kolektanto transloĝiĝis al la vilaĝo Sant Pau d'Ordal kaj, proksimume en la jaro 1958, li konatiĝis kun Esperanto. Li tuj entuziasmis pri la lingvo kaj lia kolektopasio estis dediĉita al esperantaĵoj, ĉefe revuoj kaj bultenoj venintaj el tre diversaj mondopartoj. Kial lia magazeno evidentiĝis nesufiĉa, en la jaro 1974, li ekkonstruigis la nuntempan muzeon. Nun la prioritato estas ricevi vizitojn, survoje ni planos aktivaĵojn laŭ la publika prefero. Entute temas pri la plej grava privata e-muzeo de la ŝtato.

(intervjuo, 1a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon:

Iĝi vivanta lingvo

Hodiaŭ ni parolas kun Karles Berga, membro de Kataluna Esperanto-Asocio
Merkredo 12a de majo 2010
_________________________________________________________________
"Esperanto. Ĉiu popolo sian lingvon kaj unu lingvo por ĉiuj" Tiu ĉi reklamafiŝo ĉe la metroo de Barcelono altiris la atenton de Karles Berga, ĵus kiam li estis fininta sian militservon. "Mi estis ĉagrena al mi mem pro tio ke mi dediĉis unu tutan jaron al militaĵo, tial mi decidis dediĉi unu jaron al la paco". Tiel komenciĝis lia intereso pri la esperantaj lingvo kaj movado, kaj la engaĝiĝo daŭras ĝis nun. Tiu igualadano membras en Kataluna Esperanto-Asocio kaj , de antaŭ nelonge, li estas gvidanto de la Muzeo de Esperanto de Subirats. Plene konvinkita esperantisto, li parolas esperanton al sia filo ekde lia naskiĝo. Jen li klarigas al ni pri la apero de la e-movado kaj ĝia ebla estonteco. "Dankon, Karles!"
__________________________________________________________________

Kiel naskiĝis Esperanto?
La baza ideo estis havi lingvon kiu faciligu la komunikadon inter homoj, el kiu ajn mondoparto, parolantaj malsamajn lingvojn. Ĝin kreis Ludoviko Lazaro Zamenhof, juda okulkuracisto kaj filologo kiu perceptis la grandan influon de la latinaj lingvoj sur diversaj lingvoj kaj tio fariĝis la bazo por la konstruado de la nova lingvo. Li elpensis simplan sed efikan gramatikon kaj prielektis la plej vaste diskonigatan alfabeton kune kun la plej internacie rekonataj vortradikoj. La esenca ideo estis tiu, ke ĉiuj landoj de la mondo disponu pri unu lingvo por interkomunikado. La diferenco inter la naciaj lingvoj kaj Esperanto estas tiu, ke la unuaj spegulas la koncernajn landtradiciojn dum la dua estas planita lingvo, celanta speguli la tradicion de la homaro.

Onidire ĝia lernado estas facila...
Jes, tio veras, tamen ĉiu ajn lingvo postulas penon. La aparta karakterizo de Esperanto estas ke ĝi evitas la malregulaĵojn: esceptojn, idiotismojn, esprimojn komprenatajn nur ene de konkretaj kulturoj...Esperanto ekiras sur tre regula bazo kaj tio ŝparigas al lernantoj multe da memorstreĉo.

Sed tiu "mondlingva rolo" estis forŝtelita de la angla lingvo, ĉu ne?
Nu, estas multaj antaŭjuĝoj pri Esperanto. Oni konsideru ĝin aparta fenomeno ĉar Esperanto havas alian celon ol la naciaj lingvoj. Ĉiam ekzistis superregantaj lingvoj: la latino, la angla, la franca...tiun inercon ne eblas ŝanĝi. Spite al tio, Esperanto proponas pli normalan komunikadon. Ĝi naskiĝis kiel "libera" lingvo, kiu ajn povas ĝin lerni libervole. La ideo estas starigi komunikadon sur bazo de plena respekto, t.e., ke la fakto esti denaska parolanto de iu landlingvo ne signifu misekvilibron. Kiam du esperantistoj interparolas, neniu el ili lingve superregas pro lia landdeveno.


Kiel statas Esperanto nuntempe?
Se konsideri la historion de la lingvoj, Esperanto estas juna projekto, pro sia apenaŭ 123-jara ekzisto. Tial oni ne rajtas postuli al ĝi amasajn atingojn! Ĉiuokaze, Esperanto jam atingis sian ĉefan celon: iĝi vivanta lingvo. Ĝi sukcesis enviciĝi inter la diversaj nunaj mondlingvoj.
Ni deziras respondi al kelkaj ideoj el la tipo: "se ne la tuta mondo ĝin parolas, do, ĝi malsukcesis". Kaj nu, kiu afero en la historio funkciis por 5.000 milionoj da homoj? Neniu. Kiam ni sukcesas trarompi tiun kliŝon, ĉio pli glatas: ĝi estas vivanta lingvo, oni povas ĝin uzi kaj utilas por tio kion oni planis, Laŭ mia vidpunkto, ĝi plene sukcesis.
Krom tio nun rimarkeblas kreskado en Interreto. Tiu nova ilo estas tre oportuna por profiti el Esperanto, fakte Esperanto kaj Interreto estas sama afero: Interreto malfermas fenestron al la mondo kaj Esperanto same celas. Oni povas paroli pri paralelaj fenomenoj.

divendres, 3 de juny del 2011

Eventeo pri la nunaj #revolucioj

La "socia printempo" en Hispanio ne ĉesas. Male. Post la grandaj urboj (Madrido, Barcelono...) la kolektiĝoj de la tielnomataj "indignados / indignats" (kolerigitoj) disvastiĝas. Hieraŭ vespere, 600 personoj manifestaciis en la kataluna urbo Ĝirono (katalune : Girona).

La hispana elekta komisiono (JEC) alvokis hieraŭ vespere al malpermeso de stratmanifestacioj dum la proksima semajnfino ĉar okazos urbaj kaj regionaj elektoj. La komisiono deklaras, ke manifestacioj estas "kontraŭaj al la elekta leĝaro". Laŭ la hispanaj amaskomunikiloj, la komisiono voĉdonis per kvin voĉoj kontraŭ kvar en favoro de tiu manifestacio-malpermeso, post pli ol ses horoj de pridiskutoj.

La JEC asertas, ke estas sia devo garantii "la travideblecon kaj la objektivecon de la elekta procezo kaj la principo de egaleco". "Dum la daŭro de voĉdonado, nia leĝaro malpermesas ĉian agon de elekta propagando", precizigas la Komisiono. La ministro pri internaj aferoj Alfredo Pérez Rubalcaba antaŭe deklaris, ke la registaro atendis la decidon de la komisiono por ordoni aŭ ne al la polico disigi la manifestaciantojn. Li tamen indikis, ke la polico "serĉas plej ĝuste solvi la problemojn ol estigi novajn".

La hispana ĉefministro deklaris siaflanke, ke li estos "komprenema" pri la protestomovo de junuloj post la malpermeso manifestacii, al li altrudita de la elekta komisiono pro la urbaj kaj regionaj balotoj de dimanĉo. "Mi devas substreki, ke ili manifesstacias tute pace, tio kio estas grava. Kompreneble, estos kompreno kaj sentemo" flanke de la registaro, deklaris José Luís Rodríguez Zapatero en la radiostacio Cadena Ser vendredon.

Amaso de manifestaciantoj plenigis denove ĵaŭdon vespere la faman madridan placon de la Puerta del Sol, en la urba centro, okupita ekde tri tagoj per miloj da personoj kiuj protestas kontraŭ la postefikoj de la ekonomia krizo kaj senlaboreco. Respondante al alvokoj lanĉitaj sur sociaj retoj, la manifestaciantoj kuniĝas ekde mardo en la loko, kie ili instalis vastan tendaron.

La manifestaciantoj esperas resti surloke ĝis dimanĉo, tago de la regionaj kaj lokaj elektoj en Hispanio, malgraŭ minacoj fare de la elekta komisiono. La manifestaciantoj havas postulojn tre diversajn, foje malklarajn. Ili denuncas la politikan sistemon superregitan de du grandaj partioj, socialisma kaj konservativa, la "korupto de la politikistoj" aŭ postulas pli da socia justeco.

Tiu senprecedenta movo esprimas multe da frustracio fronte al la efikoj de la krizo kaj al la senlaboreco, kiu atingas rekordan procenton de 21,19% en la lando. Similaj kolektiĝoj, sed kun pli malgranda amplekso, estas organazitaj ekde la komenco de la semajno en plimulto de la urboj en Hispanio.

En Barcelono pluraj miloj de personoj kampadas en la Plaça de Catalunya (Placo de Katalonio) dum aliaj kunvenoj efektiviĝis ĉie en la lando.

Ankaŭ legu :