dissabte, 4 de juny del 2011

(intervjuo, 3a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

Kiel vi antaŭvidas la estonton de Esperanto?
La estonto multe dependas de diversaj cirkonstancoj...sed mi estas optimisma. Ĝi kreskas  kaj disvastiĝas. Interreto estas kvazaŭ plilaŭtigilo por la  lingvo, la ideoj kaj la filozofio de Esperanto. Ankaŭ la Muzeo estas novaĵo...multaj pordoj malfermiĝas.

Ĉu ankaŭ mondskale?
En ĉiu lando ĝi malsame evoluas. UNESKO dufoje (en 1954 kaj en 1985) publikigis deklaron favore al enkonduko de Esperanto en la landajn eduksistemojn sed neniu registaro plenumis la peton.
Laŭlonge de la historio, Esperanto estis persekutata de Hitler kaj de Stalin, ĝi estis registare helpata en Ĉinio kelkajn jarojn. Ĉi tie la Generalitat (kataluna registaro), dum la periodo antaŭmilita, planis ĝin enkonduki kiel lernobjekton en lernejoj. Ĉio dependas de loko kaj politika situacio.
Alia ekzemplo estas Brazilo. En Brazilo Esperanto estas subtenata kaj propagandita de la sekvantoj de spiritismo, religio tre populara en la lando. Sed tio havas malavantaĝon  ĉar multaj homoj nekonantaj Esperanton povas kredi ke temas pri spiritismaĵo. Lasttempe alvenis informo laŭ kiu la ministro pri edukado deziras enkonduki la lingvon en la landan eduksistemon.

Ĉu vi kredas tion ebla ankaŭ por Katalunio?
Ebla jes, sed ni devas konscii ke apenaŭ unu milono da homoj (esperantistoj) en la tuta mondo daŭre estas minoritato. Oni devas progresi paŝon post paŝo. Se hodiaŭ aperus leĝo proponanta instrui esperanton en ĉiuj liceoj, ja ne eblus trovi tiom da instruistoj! Ĝi devas esti procezo. Se ekzistas politika volo, ĉio eblas.

(intervjuo, 2a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

(Interreto) Verŝajne ankaŭ faciligas interŝanĝon de materialoj, kontaktojn inter esperantistoj...
Jes,  en Interreto troveblas ampleksa repertuaro da resursoj, kaj ĉiuj devenas el volontuloj.

Ĉu ankaŭ estas specifaj sociaj retoj?
Jes, ekzemple www.esperanto.com, kvankam mi preferas ĝeneralajn retojn. Inter ili estas www.ipernity.com, kun esperantlingva prezento en sia menuo. Ankaŭ Facebook estas esperantigita sed mi ne scias ĉu komplete. La problemo en tiuj ĉi kazoj estas tiu, ke ilia renovigo estas konstanta kaj povas esti ke la voluntuloj ne havu tempon por ĉion ĝisdatigi...

Lingvoj ŝanĝiĝas...ĉu ankaŭ Esperanto?
Jes, esperanto evoluas. Zamenhof lanĉis la lingvon, li proponis bazan gramatikon kaj eldiris: "ekde nun vi mem faru la lingvon". El tio venas ke homoj sentas Esperanton kiel propra afero. Esperanto sin renovigadas, tio okazas spontane. Ekzemple, kiam aperas teknologiaj novaĵoj kutime kunaperas diversaj vortproponoj, tiam, same kiel okazas ĉe aliaj lingvoj, iu el tiuj proponoj elstaras super la aliaj. Ankaŭ junularo emas krei sian propran esprimmanieron kaj kelkaj el iliaj proponoj populariĝas.


Kiu estas la celo de Anoia-esperanto?
Krom tio ke mi ŝatas labori per Esperanto, la blogo estis utila por mia praktikado kaj plibonigado. Mi havas 10-jaran filon, denaska esperantisto, tial interesis min ĉio ajn taŭga por teni aŭ plialtigi mian lingvonivelon. La blogo estas ankaŭ bona maniero doni servon al homoj, diskonigi Esperanton.
Eĉ se mi pasigis multan tempon for de Igualada, mi daŭre sentas min Igualadano. Kio plej bona ol kunigi ambaŭ aferojn: mia igualada deveno kaj la informado pri Esperanto! Mi faris ankaŭ alian pri Montserrat...

Tiel do, via filo estas dulingva  esperanto-kataluna, ĉu?
Mi ĉiam parolas al li en Esperanto, la patrino en la kataluna. Oni povas diri ke li estas pasiva dulingvulo, infanoj emas elekti simplajn vojojn: se la tuta familio kaj amikoj parolas al li katalune kaj li scias ke ankaŭ mi regas la katalunan, do, li parolas al mi katalune. Ĉiuokaze li komprenas ĉion kion mi diras kaj legas al li en Esperanto. Mi tute ne deziras devigi ion ajn al li, se li mendas libron al mi, mi provizas lin, sentrude.

Revenante al Igualada: komence de la 20a jarcento estis tre vigla esperantovivo. Ĉu lastatempe okazas aranĝoj?
En la jaro 1988 mi estis laboranta en Igualada kaj tiam mi organizis du kursojn kaj kunredaktis bultenojn; eĉ ni sukcesis organizi katalunan esperanto-renkontiĝon. Se ni pli retroiras, Igualada estis vere grava urbo por la esperantistoj, ĉi tie oni redaktis kaj eldonis la revuon Stelo Kataluna, modernismostila revuo dulingva: hispana-esperanta.


Pri la Muzeo de Subirats, kio troveblas en ĝi?
Temas pri privata institucio. Barcelona kolektanto transloĝiĝis al la vilaĝo Sant Pau d'Ordal kaj, proksimume en la jaro 1958, li konatiĝis kun Esperanto. Li tuj entuziasmis pri la lingvo kaj lia kolektopasio estis dediĉita al esperantaĵoj, ĉefe revuoj kaj bultenoj venintaj el tre diversaj mondopartoj. Kial lia magazeno evidentiĝis nesufiĉa, en la jaro 1974, li ekkonstruigis la nuntempan muzeon. Nun la prioritato estas ricevi vizitojn, survoje ni planos aktivaĵojn laŭ la publika prefero. Entute temas pri la plej grava privata e-muzeo de la ŝtato.

(intervjuo, 1a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon:

Iĝi vivanta lingvo

Hodiaŭ ni parolas kun Karles Berga, membro de Kataluna Esperanto-Asocio
Merkredo 12a de majo 2010
_________________________________________________________________
"Esperanto. Ĉiu popolo sian lingvon kaj unu lingvo por ĉiuj" Tiu ĉi reklamafiŝo ĉe la metroo de Barcelono altiris la atenton de Karles Berga, ĵus kiam li estis fininta sian militservon. "Mi estis ĉagrena al mi mem pro tio ke mi dediĉis unu tutan jaron al militaĵo, tial mi decidis dediĉi unu jaron al la paco". Tiel komenciĝis lia intereso pri la esperantaj lingvo kaj movado, kaj la engaĝiĝo daŭras ĝis nun. Tiu igualadano membras en Kataluna Esperanto-Asocio kaj , de antaŭ nelonge, li estas gvidanto de la Muzeo de Esperanto de Subirats. Plene konvinkita esperantisto, li parolas esperanton al sia filo ekde lia naskiĝo. Jen li klarigas al ni pri la apero de la e-movado kaj ĝia ebla estonteco. "Dankon, Karles!"
__________________________________________________________________

Kiel naskiĝis Esperanto?
La baza ideo estis havi lingvon kiu faciligu la komunikadon inter homoj, el kiu ajn mondoparto, parolantaj malsamajn lingvojn. Ĝin kreis Ludoviko Lazaro Zamenhof, juda okulkuracisto kaj filologo kiu perceptis la grandan influon de la latinaj lingvoj sur diversaj lingvoj kaj tio fariĝis la bazo por la konstruado de la nova lingvo. Li elpensis simplan sed efikan gramatikon kaj prielektis la plej vaste diskonigatan alfabeton kune kun la plej internacie rekonataj vortradikoj. La esenca ideo estis tiu, ke ĉiuj landoj de la mondo disponu pri unu lingvo por interkomunikado. La diferenco inter la naciaj lingvoj kaj Esperanto estas tiu, ke la unuaj spegulas la koncernajn landtradiciojn dum la dua estas planita lingvo, celanta speguli la tradicion de la homaro.

Onidire ĝia lernado estas facila...
Jes, tio veras, tamen ĉiu ajn lingvo postulas penon. La aparta karakterizo de Esperanto estas ke ĝi evitas la malregulaĵojn: esceptojn, idiotismojn, esprimojn komprenatajn nur ene de konkretaj kulturoj...Esperanto ekiras sur tre regula bazo kaj tio ŝparigas al lernantoj multe da memorstreĉo.

Sed tiu "mondlingva rolo" estis forŝtelita de la angla lingvo, ĉu ne?
Nu, estas multaj antaŭjuĝoj pri Esperanto. Oni konsideru ĝin aparta fenomeno ĉar Esperanto havas alian celon ol la naciaj lingvoj. Ĉiam ekzistis superregantaj lingvoj: la latino, la angla, la franca...tiun inercon ne eblas ŝanĝi. Spite al tio, Esperanto proponas pli normalan komunikadon. Ĝi naskiĝis kiel "libera" lingvo, kiu ajn povas ĝin lerni libervole. La ideo estas starigi komunikadon sur bazo de plena respekto, t.e., ke la fakto esti denaska parolanto de iu landlingvo ne signifu misekvilibron. Kiam du esperantistoj interparolas, neniu el ili lingve superregas pro lia landdeveno.


Kiel statas Esperanto nuntempe?
Se konsideri la historion de la lingvoj, Esperanto estas juna projekto, pro sia apenaŭ 123-jara ekzisto. Tial oni ne rajtas postuli al ĝi amasajn atingojn! Ĉiuokaze, Esperanto jam atingis sian ĉefan celon: iĝi vivanta lingvo. Ĝi sukcesis enviciĝi inter la diversaj nunaj mondlingvoj.
Ni deziras respondi al kelkaj ideoj el la tipo: "se ne la tuta mondo ĝin parolas, do, ĝi malsukcesis". Kaj nu, kiu afero en la historio funkciis por 5.000 milionoj da homoj? Neniu. Kiam ni sukcesas trarompi tiun kliŝon, ĉio pli glatas: ĝi estas vivanta lingvo, oni povas ĝin uzi kaj utilas por tio kion oni planis, Laŭ mia vidpunkto, ĝi plene sukcesis.
Krom tio nun rimarkeblas kreskado en Interreto. Tiu nova ilo estas tre oportuna por profiti el Esperanto, fakte Esperanto kaj Interreto estas sama afero: Interreto malfermas fenestron al la mondo kaj Esperanto same celas. Oni povas paroli pri paralelaj fenomenoj.

divendres, 3 de juny del 2011

Eventeo pri la nunaj #revolucioj

La "socia printempo" en Hispanio ne ĉesas. Male. Post la grandaj urboj (Madrido, Barcelono...) la kolektiĝoj de la tielnomataj "indignados / indignats" (kolerigitoj) disvastiĝas. Hieraŭ vespere, 600 personoj manifestaciis en la kataluna urbo Ĝirono (katalune : Girona).

La hispana elekta komisiono (JEC) alvokis hieraŭ vespere al malpermeso de stratmanifestacioj dum la proksima semajnfino ĉar okazos urbaj kaj regionaj elektoj. La komisiono deklaras, ke manifestacioj estas "kontraŭaj al la elekta leĝaro". Laŭ la hispanaj amaskomunikiloj, la komisiono voĉdonis per kvin voĉoj kontraŭ kvar en favoro de tiu manifestacio-malpermeso, post pli ol ses horoj de pridiskutoj.

La JEC asertas, ke estas sia devo garantii "la travideblecon kaj la objektivecon de la elekta procezo kaj la principo de egaleco". "Dum la daŭro de voĉdonado, nia leĝaro malpermesas ĉian agon de elekta propagando", precizigas la Komisiono. La ministro pri internaj aferoj Alfredo Pérez Rubalcaba antaŭe deklaris, ke la registaro atendis la decidon de la komisiono por ordoni aŭ ne al la polico disigi la manifestaciantojn. Li tamen indikis, ke la polico "serĉas plej ĝuste solvi la problemojn ol estigi novajn".

La hispana ĉefministro deklaris siaflanke, ke li estos "komprenema" pri la protestomovo de junuloj post la malpermeso manifestacii, al li altrudita de la elekta komisiono pro la urbaj kaj regionaj balotoj de dimanĉo. "Mi devas substreki, ke ili manifesstacias tute pace, tio kio estas grava. Kompreneble, estos kompreno kaj sentemo" flanke de la registaro, deklaris José Luís Rodríguez Zapatero en la radiostacio Cadena Ser vendredon.

Amaso de manifestaciantoj plenigis denove ĵaŭdon vespere la faman madridan placon de la Puerta del Sol, en la urba centro, okupita ekde tri tagoj per miloj da personoj kiuj protestas kontraŭ la postefikoj de la ekonomia krizo kaj senlaboreco. Respondante al alvokoj lanĉitaj sur sociaj retoj, la manifestaciantoj kuniĝas ekde mardo en la loko, kie ili instalis vastan tendaron.

La manifestaciantoj esperas resti surloke ĝis dimanĉo, tago de la regionaj kaj lokaj elektoj en Hispanio, malgraŭ minacoj fare de la elekta komisiono. La manifestaciantoj havas postulojn tre diversajn, foje malklarajn. Ili denuncas la politikan sistemon superregitan de du grandaj partioj, socialisma kaj konservativa, la "korupto de la politikistoj" aŭ postulas pli da socia justeco.

Tiu senprecedenta movo esprimas multe da frustracio fronte al la efikoj de la krizo kaj al la senlaboreco, kiu atingas rekordan procenton de 21,19% en la lando. Similaj kolektiĝoj, sed kun pli malgranda amplekso, estas organazitaj ekde la komenco de la semajno en plimulto de la urboj en Hispanio.

En Barcelono pluraj miloj de personoj kampadas en la Plaça de Catalunya (Placo de Katalonio) dum aliaj kunvenoj efektiviĝis ĉie en la lando.

Ankaŭ legu :

divendres, 27 de maig del 2011

diumenge, 22 de maig del 2011

Kio estas #catalanrevolution?

#catalanrevolution estas socia, ekonomia, nacia, demokratia kaj paca respondo, surbaze de la homaj rajtoj kiel flago por alfronti la komunajn problemojn kiujn la politika sistemo ne deziras solvi kaj kiujn ĝi kunkreas, per agado, komplicado aŭ silentado.
#catalanrevolution estas movado por ĉiuj homoj, sen sigloj, sen partioj aŭ sindikatoj, sen celo alproprigi al si. Ni ne sentas nin plene reprezentitaj per ajna nuntempa partio. Ni starigas do, politikan debaton de malsupre per la sumo de unuopaj voĉoj.
#catalanrevolution kunligas kaj unuecigas sociajn kaj naciajn movadojn de Katalunio ĉar ni neniam estos vere libera popolo dum ni restos submetitaj al la nunaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, ĉar la demokratia esprimo de popolo devus esti ĉiam respektata, tiel ke leĝitimeco pli valoras ol legaleco. La nuna politika sistemo pritondas niajn politikajn kaj sociajn rajtojn.

Kion denuncas #catalanrevolution?

#catalanrevolution DENUNCAS la nunan politikan sistemon kiu, preter dekstro aŭ maldekstro, submetiĝis al merkata kaj financa sistemoj kiujn neniu elektis, trudante neoliberalan sistemon kie homoj estas traktataj kiel varojn.
#catalanrevolution DENUNCAS la korupton de la nuna politika sistemo en ĉiuj siaj agadsferoj, instigitaj de senmoralaj entreprenistoj kaj senetikaj politikistoj, kio finiĝas en grandega fiekspluatado de sociaj risorsoj.
#catalanrevolution DENUNCAS la demokratiajn mankojn devenantaj de la politika sistemo kreita dum la transirado de diktaturo al demokratio, el kio evidentiĝis ke la disiĝo de povoj estas nur fumkurteno kaj ĉio reduktiĝas al dupartia partitokratio.
#catalanrevolution DENUNCAS la politikajn organizojn kiuj instigas al malamo inter la popoloj kataluna kaj hispana. Ni estas konvinkitaj ke demokratio ne estas kaŭzo de timo kaj popola memdetermino estas nerefuzebla rajto en reala demokratio.
#catalanrevolution DENUNCAS la mankon de estonteco por la junularo. Kun 40% da junula senlaboreco, kun plensufiĉa studpreparo, superŝutitaj de kontraŭdiraj kaj malkongruaj mesaĝoj en la lastaj 20 jaroj. La kataluna junularo travivas unu el la plej malbonaj periodoj de ilia vivo, konvinkita ke ilia estonteco estos eĉ pli malbona.

Kio nepras por la #catalanrevolution?

#catalanrevolution POSTULAS fini la malgrandigon de la buĝetoj destinitaj al publikaj servoj. La kataluna popolo meritas kaj postulas ke la publikaj enspezoj plutenu, kiel landa prioritato, la kvaliton de la publikaj sanitara kaj eduka sistemoj.
#catalanrevolution POTULAS la tujan retiriĝon de la laborreformo, la garantion de la pensioj kaj justan emeritsistemon.
#catalanrevolution POSTULAS la fiskan suverenecon de Katalunio ĉar, laŭ nia vidpunkto, la solidareco devas esti proporcia, egaliga kaj justa, dum la nuna fiska deficito estas neeltenebla kaj sufokanta la supervivkapablon de nia lando. La fiska ekspoliado de Katalunio estas kazo unika en Eŭropo.
#catalanrevolution POSTULAS la travideblon de la politikaj partioj, la publikadon kaj limigon de iliaj riĉaĵoj, la forpelon, el la elektolistoj de la akuzitoj pri korupto kaj aliaj deliktoj. Tiel sama forpelo el la registarj postenoj.
#catalanrevolution POSTULAS la sendependan kaj socian kontrolon de la politikaj agadoj rilataj al publika mono, registaraj posedaĵoj kaj urbkonstruaj intervenoj. Ni postulas efikajn instituciojn kontraŭ registaraj fraŭdo kaj korupto.
#catalanrevolution POSTULAS ŝanĝojn en la leĝoj pri balotado cele al certigo de la pluraleco, proporcio, egaleco kaj unueca reprezentiĝo de katalunoj kaj kataluninoj. Tio implikas: la nuligon de la procentaj limbaroj, la rektan proporcion inter postenoj kaj voĉdonoj en la voĉdistriktoj, la anstataŭon de la Leĝo de Hondt per alia pli proporcia kaj la reprezenton de Katalunio kiel sola voĉdistrikto en balotadoj por ĉiuj superaj institucioj.
#catalanrevolution POSTULAS  skrupulan respekton al la demokratiaj decidoj de la kataluna popolo. Ne akcepteblas ke denove tio kio estis voĉdonita de la kataluna popolo en referendumo estu disŝirita. Ni insistas: demokratia leĝitimeco pli valoras ol legaleco.

Kion proponas al la socio #catalanrevolution?

#catalanrevolution PROPONAS ke ĉiu el ni pripensu la manifeston #NOELSVOTIS (#nebalotuilin), kiu vokas al organizita, civitana, konscia kaj inteligenta bojkoto al balotado. Resume: transiri de plendo al kolektiva agado.
#catalanrevolution PROPONAS al la civitanaro ĝeneralan prikonsideron kaj konsciiĝon. La debaton en ĉiuj niaj agadsferoj (amikoj, familio, laboro, lernejo, universitato, partio, sindikato, asocio, klubo, ktp.) ni devas superi la tabuon pri la grandaj problemoj de la homoj, endas debati sentime.
#catalanrevolution PROPONAS ke partioj kaj ankaŭ sindikatoj, eniru profundan debaton pri ilia reala reprezentativeco, pri ilia submetiĝo al neoliberalismo, pri la ekonomia, politika kaj socia sistemo, pri kiu kaj kiel kontroli la fiskan fraŭdon kaj la korupton. Tio estas, pri kiun estontecon ili proponas, se envere ili proponas iun estontecon.
#catalanrevolution PROPONAS ignori ĉiujn aktorojn kaj protagonistojn de la situacio en kiu ni vivas ĉar, fakte, ili tute fajfas pri ni. Ni ĉiuj kune devas konstrui alternativon kapabla ellasi ilin flanken, nune kaj estonte.

Traduko el la manifesto #catalanrevolution 
Fonto de la bildo: Ara.cat 
Komplementa video

divendres, 8 d’abril del 2011

La muzeo en la amaskomunikiloj

Dum la lasta semajno de marto, la Muzeo de Esperanto de Subirats aperis tra diversaj amaskomunikiloj, jen katalunaj jen hispanaj. La fenomeno komencis per artikolo publikigita la 28an de marto en diversaj hispanaj ĵurnaloj kaj kies verkinto estas la eŭska ĵurnalisto Borja Olaizola. Intertempe ni aperis ankaŭ en la radioprogramo “Matí a 4 bandes” (Mateno ĉe 4 flankoj) de la elsendejo Ràdio 4, prezentita far Toni Marín (klakante la nomon de la programon vi povas aliri la intervenon, ĉe la minuto 10:03).
En tiu ĉi speciala semajno, esperanto kaj esperantismo elstaris ankaŭ en aliaj radioprogramoj, kiel ekzemple en “La Ventana” (La Fenestro) de la radioentrepreno SER, prezentita de Gemma Nierga. Alia programo kun esperanta enhavo estis “Escrito en la niebla” (Skribita sur la nebulo) de Eitb-radio. Klakante sur la nomo de la programoj vi povos aŭdi la koncernajn sonregistraĵojn. Jam sur la humuro kaj iom moketa tereno, la aktoro Toni Cano traktis esperanton en sia programo “D’avui no passa” (Ĝis hodiaŭ estas la tempolimo), de Radio 4, elsendita la 29an de marto.
Kiel dirite, la muzeo estis unu el la informfontoj sur kiu baziĝas la artikolo de Borja Olaizola, kiu konsistas el tri blokoj klare konturitaj: en unu li klarigas la karakterizojn de esperanto kaj informas pri ĝia evoluo en Hispanio. En alia li rimarkas la rilaton inter esperanto kaj la novaj teknologioj kaj sociaj retoj. En la lasta li rakontas la sperton esti , kun siaj lingvopraktikaj avantaĝoj. Kompletan version vi povas legi ĉe Diariovasco.com aŭ ĉe Elcorreo.com. Iom dishakite vi ankaŭ povas trovi ĝin ĉe Hoy.es; Nortedecastilla.es; Lasprovincias.es; Ideal.es; Sur.es; Lavozdigital.es; Larioja.com; La informacion.com

Esperantigo de la originala blogero de Montserrat Piñeiro, muzeo-gvidanto.

dilluns, 21 de març del 2011

KEA jam fejsbukas

De antaŭ kelkaj tagoj, nova esperanto-grupo troveblas kaj agadas en Fejsbuko. Kataluna Esperanto-Asocio jam alireblas en la plej vasta socia reto. Provu ĝin viziti skribante la ŝlosilvorton esperanto.cat en via fejsbuka retumilo. La nova revujo akceptas ĉiulandajn amikojn, ni kreskigu la novnaskiton!
Fejsbuk
Fejsbuk
Des de fa uns dies, un nou grup d'esperanto és present i actua a través de facebook. L'Associació Catalana d'Esperanto ja es pot contactar dins la xarxa social més extesa. Prova a fer-ne una visita escrivint la paraula clau esperanto.cat dins el teu buscador de facebook. El nou lloc accepta amics d'arreu del món, fem crèixer el nounat!

divendres, 18 de març del 2011

Ĉu vi volas partopreni demokratian eventon?

La proksiman 10an de aprilo okazos en Barcelono la lasta kaj plej granda popola referendumo. Ĝi estos la kulmino el serio kiu estis starigita de la kataluna civila socio, serio kiu disvolviĝis longe de la du lastaj jaroj.
En tiuj referendumoj oni demandis la opinion de nia socio pri la nuna politika situacio rilate al Hispanio, pli konkrete, oni demandas al la homoj ĉu ili favoras al la kreado de kataluna sendependa ŝtato ene de la eŭropa komunumo.
Pliaj informoj pri la temo ĉe la jenaj ligoj:
http://www.barcelonadecideix.cat/internacional/es
http://en.wikipedia.org/wiki/Catalonian_independence_referendums, _2009% E2% 80% 932 011
Ĉi tiu referendumo estas, en si mem, tre interesa kaj unika fenomeno, vera ekzemplo de demokratio kiu iras, unuafoje, en la direkto malsupre-supren kaj ne inverse.
Ni planas venigi teamon de internaciaj observantoj kaj ĉeestos granda nombro de amaskomunikiloj (simile okazis ĉe la unua referndumo, en 2009).
Ni ŝatus havi sufiĉan monon por venigi multajn internaciajn amikojn kiuj rolu kiel internaciajn observantojn de la proceso sed, bedaŭrinde, nia buĝeto estas ege eta (registaro ne intervenas). Bonŝance ni kalkulas pri miloj da lokaj volontuloj.
Nun venas la momento en kiu ni petas vian kunlaboron.
Ni kunordigas, i. a., la eldonon de video en kiu intervenas homoj el la tuta mondo, sendepende de ilia socia graveco. En la video la homoj salutas la civilan iniciaton per kelkaj vortoj. Tiu saluto ne nepre devas esti favora al la sendependeco de Katalunio ĉar, fakte, temas pri organizado de neŭtrala elekto en kiu ĉiu homo decidu mem ĉu voĉdoni por jes aŭ ĉu por ne.
Por la elaborado de tiu ĉi video, kiel helpilo mi aldonas du falsajn videospecimenojn* (dum ni atendas la verajn). Ili helpos vin kompreni la ideon. Ĝis nun estas anoncitaj videoj el Armenio, Rusio, Usono kaj Aŭstralio. Ĉiukaze ni donas kelkajn instukciojn:
-La video estus mallonga, ĉirkaŭ 30 sekundoj (eblas iom pli longa kaj pli mallonga).
-Malgranda sinprezento menciante nomon, landon kaj profesion. tuj sekve esprimu opinion, ekzemple:
"Saluton! mia nomo estas Alan Brixton, mi estas teatra reĝisoro en Aŭkland, Novzelando, kaj mi deziras bonvenigi tiun ĉi civilan iniciaton okazanta en Katalunio, mi deziras al vi la plejbonon"...aŭ
"...estu jes aŭ ne tio kion vi elektos en via referendumo, mi kredas ke tiu demokratia ideo estas granda kaj stimula kaj indas ĝin subteni"...aŭ
" Bone pensite. Mi ŝatus ke ankaŭ miaj kunlandanoj iam povu fari tion pri aferoj kiuj al ni estas gravaj"...aŭ
"...mi ne multe konas pri Katalunio kaj ĝia politika situacio, sed demokratio ĉiam estas bona, tiel do, antaŭen kun via referendumo!"
Memkompreneble ni preferas viajn realajn opiniojn, do, ne nepre kopiu el la supraj ekzemploj.
-Pli bone se la video estos registrita per alta rezolucio, ekstere kaj kun natura sunlumo sed ni akceptas aliajn eblecojn
Ni ŝatus vidi vin en la video sed se vi ne deziras aperi kaj tamen vi konas alian homon kiu jes, tio ankaŭ bonas.
Kiam vi havos ĝin preta, bv. sendi al la jena adreso: david(ĉe)davidberga.cat (verŝajne ĝi ne estos tre peza)
Ideala dato por ricevo estus ĝis la 20a de marto sed ni povas elastigi la tempolimon.
La fina eldonita versio, kun ĉiuj internaciaj intervenoj, estos projekciita sur giganta ekrano dum la fermoceremonio la 9an de aprilo kaj verŝajne publikigita en Youtube (se ni havos vian konsenton).
Se vi deziras pliajn klarigojn ne hezitu skribi al ni.
* (Mi ankoraŭ ne sukcesis ŝuti ilin al Ipernito. Se iu deziras mi povas sendi ilin repoŝte al privata adreso.)

dissabte, 26 de febrer del 2011

Lernu kaj feriu samtempe!

Ĉu vi lernas esperanton, hispanan aŭ katalunan? Do, planu pasigi viajn venontajn feriojn en Igualada (Anoia, Katalunio). Al vojaĝemuloj mi disponigas ĉambron 2-4 homan kun ĉiuj bezonataj aferoj:

Duopa lito

Litsofo por du homoj

2 vestoŝrankoj

Televido kaj muzikaparato

Libroŝranko provizita per prikataluniaj libroj kaj mapoj

Granda fenestro kun malferma pejzaĝo

Aparta tualetejo-duŝejo

Ebleco memkuiri

Kundivido de lavmaŝino

2 bicikloj por urba promenado.

Igualada situas je unu bushoro de Barcelono kaj ties plaĝoj kaj alitipaj turismejoj. Ankaŭ la fama montaro Montserrat estas facile atingebla per trajnkonekto. Stacidomoj busa kaj trajna troviĝas je 8 minuta piediro. Laŭ eblecoj mi ĉiĉeronos en la urbo kaj proksimaĵoj.

Lernu dum via restado! Mi provizos al vi materialon por praktikado de la lokaj lingvoj kaj esperanto kaj mem instruos laŭ via scivolo post horara interkonsento.

Luprezo de la ĉambro: 20 €/tage aŭ 120 € semajne

Kompleta informo ĉe Ipernity

Vizitu ankaŭ miajn blogojn pri Montserrat kaj Anoia .