dilluns, 29 de març del 2010

Laboro en muzeo

Legebla origine en : http://www.ipernity.com/blog/berga/239542

La venonta 10a de aprilo estos grava tago. Mi komencos labori post kelkmonata pauzo post la morto de la maljunulo kiun mi priflegis. Mia nova laboro ne estos ordinara laboro, mi estos gvidanto de muzeo, kaj la muzeo ne estas ordinara muzeo, ĝi estas la Muzeo de Esperanto de Subirats, internacie konata kiel Muzeo de Esperanto de Hispanio.

El la  Muzeo de Sant Pau de l'Ordal
El la Muzeo de Sant Pau de l'O…

Ĝi situas en la kataluna vilaĝo Sant Pau de l'Ordal kaj temas pri unu el la plej gravaj arĥivo-bibliotekoj de Esperantio, kun 25.000 diversaj objektoj/publikaĵoj. Ĝi posedas ekzemple 15.000 revuojn kaj 9.000 librojn krom multaj aliaj informiloj, pinglaĵoj, flagoj, afiŝoj kaj memoraĵoj.

La impresa kolekto ŝuldiĝas al la esperanta fervoro de la forpasinta kreinto, s-ro Lluís Hernàndez Izal kiu, krom partopreno en sennombraj aranĝoj, tenis korespondadon kun pli ol 800 esperantistoj el la tuta mondo.

Do, lastatempe, la turisma patronaro de la regiono (Subirats), interkonsentis kun Rafel Hernàndez, filo de Lluís, malfermi la muzeon al la loka publiko. El tio venis kontaktoj kun Kataluna Esperanto-Asocio kiu, siavice proponis min kiel unua prizorganto de la muzeo en la unua provperiodo. Post du monatoj oni konsideros la rezultojn de la nova iniciato kaj eventuale modifos ĝin por adapto al la publika respondo.

Dum tiu provperiodo mi laboros principe semajnfine, sabate-dimanĉe, krom en la kazo de vizito de lernejaj aŭ aliaj specifaj grupoj. Mia tasko estos teni la muzeon en bona stato kaj gvidi la vizitojn informante pri la lingvo kaj ĝia historio. Pli malpli paralele, mi devos prizorgi blogon kaj kunordigi aranĝojn kiuj helpu en la diskonigo de la muzeo kaj ĝia enhavo.

Kaj ĉio ĉi okazas en tre simbola jaro ĉar ĝuste en 2010 mi fariĝis 50-jara. Ankaŭ estas bele ke la nova laboro troviĝas je mallonga distanco de tri el miaj nunaj vizitendaĵoj:

-Igualada, la urbo kie loĝas mia patro (vidu ankaŭ blogon)

-Terrassa, la urbo de mia dekjara filo

-Montserrat, montaro kun bunta historio pri kiu mi nuntempe blogas

dijous, 11 de març del 2010

Familia vortaro kataluna-esperanto


Post kelkaj monatoj da laboro, fine ni povas prezenti la novan eldonon de la vortaro Vocabulari familiar català-esperanto, kies unua publikigo okazis en 2001.
La nuna eldono enhavas rimarkindajn ŝanĝojn: reviziado kaj plibonigado de ĉiuj tekstoj, restrukturo de la uzindikoj, ampleksigo de la nombro de kapvortoj (de 831 al 1.109) kaj kromsignifoj (de 205 al 338) kaj plibeligita aspekto de la paĝoj.
La vortaro estos baldaŭ aĉetebla tra UEA.