dimecres, 10 de novembre del 2010

Pri la Esperanto-Muzeo de Subirats

Nia amiko Despero redaktis interesan enkondukon kaj klarigon pri la antaŭnelonge remalfermita Muzeo de Esperanto en Sant Pau d'Ordal (Katalunio), okaze de lia serio pri stratoj Zamenhof:
Strato Zamenhof 4 : Sant Pau d'Ordal

dissabte, 2 d’octubre del 2010

Helpu la pluvivon de nia muzeo!

Nuna populara iniciato proponas ke la Muzeo konsistigu la specialaĵon
de la konstruota Publika Biblioteko de Subirats tiel partoprenante en
la aro de bibliotekoj kun speciala tema kolekto de la Reto de Publikaj
Bibliotekoj de Katalunio. Nia ĉefa celo estas subteni la proponon por
eviti ke la kolekto diseriĝu aŭ foriru el Katalunio, ĉar la posedanto
ne deziras teni ĝin.

Por vigligi la Muzeon loke, ni planas organizi diversajn kulturajn
aranĝojn laŭlonge de la lerneja jaro, kiel literaturajn eventojn,
prelegojn, projekciojn de esperantaj filmoj, lernejajn atelierojn pri
esperanto, ktp. En la reto ni kreis kanalon YouTube
(http://www.youtube.com/museuesperanto) kie vi trovos videojn
rilatantajn la muzeon (momente nur unu estas subtekstigita), ni kreis
paĝon de ŝatantoj de la Muzeo ĉe Facebook
(http://www.facebook.com/museuesperanto), kaj grupon de Amikoj de la
Muzeo de Esperanto de Subirats ĉe Ipernity
(http://www.ipernity.com/group/museuesperanto) kaj publikigis novaĵojn
en klaku.net (http://www.klaku.net/enhavo/esperanto-muzea-kolekto-de-subirats-i%C4%9Du-la-speciala%C4%B5o-de-biblioteko).
Sekve ni oficialigos la aferon en Libera Folio (liberafolio.org), ktp.

En Sant Pau d'Ordal, unu el la loĝantaraj kernoj de la municipo
Subirats, estas la sidejo de la Muzeo de Esperanto, kaj tie venontan
8an de oktobro ni prezentos nian agadon apoge al la propono kaj
speciale al la Magistrato cele plenumi la necesajn demarŝojn, por
ricevi de la respondaj institucioj la necesajn rimedojn por la
konstruo, kiel eble plej fue, de la Publika Biblioteko de Subirats
specialigita pri Esperanto.

Ĉio tio por la atingo de tiuj du jenaj finaj celoj : 1.) Varbado de
kultura turismo tiel loka kiel internacia, kaj 2.) Havi disponeblan la
kolekton por esplorado, tiel por studentoj, plimulte regionaj, kiel
por profesiaj esploristoj el ĉie.

Do, ni bezonas vian tutan apogon kio konsistas en pozitiva komento al ĉi tiu artikoleto kaj en la diskonigo de la novaĵo al viaj amikoj por ke la 8an de oktobro ni povu montri al la tuta ĉeestantaro grandan nombron de subtenantoj, t.e., la internacian respondon al la civitana iniciato.

diumenge, 27 de juny del 2010

Esperanto-kataluna frazaro

Saluton! Hola! (prononc. Ola)
Ĝis la revido! Fins ara!
Ĝis baldaŭ! Fins aviat! (akcento ĉe la fino)
Ĝis morgaŭ! Fins demà! (prononc. Fins demá)
Bonan tagon! Bon dia!
Bonan vesperon! Bona tarda!
Bonan nokton! Bona nit!
Kiu estas via nomo? Com et dius? (prononc. Kom et dius?)
Kiu vi estas? Quí ets?
Kiel vi fartas? Com estàs?
Mi fartas bone Estic bé
Kie vi loĝas? On vius?
Mi loĝas en Katalunio Visc a Catalunya (prononc. Visk a Katalunja)
Ĉu vi estas lernanto? Ets un alumne?
Jes, mi estas lernanto Sí, sóc un alumne (prononc. Sí, sok un alumne)
Kioma horo estas? Quina hora és? (prononc. kin ora es?)
Estas la tria Són les tres (prononc. Son les tres)
Bonvolu skribi baldaŭ Si us plau, escriu-me aviat (escriu-me => eskríume)
Dankon! Gràcies!
Ne dankinde! De res!
Havu bonan tagon! Que tinguis un bon dia! (prononc. Ke tingis un bon dia)

Noto: en orientkataluna kelkaj "e" prononciĝas "a".

dilluns, 7 de juny del 2010

Ferioj en Katalunio?

Por tiuj kiuj planas vojaĝi al Katalunio, jen utilaj retejoj:

http://www.montserrato.wordpress.com (Mistika kaj legenda montaro)

http://www.anoia-esperanto.blogspot.com (Interna katalunia regiono)

http://karulo.wordpress.com (Muzeo de Esperanto)

http://e-bulteno.blogspot.com (Freŝaj novaĵoj pri Eo)

http://esperanto.cat (Oficiala retpaĝaro de KEA)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Igualada (Ĉefurbo de Anoia regiono)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Manresa (Urbo piede de Montserrat)

dilluns, 29 de març del 2010

Laboro en muzeo

Legebla origine en : http://www.ipernity.com/blog/berga/239542

La venonta 10a de aprilo estos grava tago. Mi komencos labori post kelkmonata pauzo post la morto de la maljunulo kiun mi priflegis. Mia nova laboro ne estos ordinara laboro, mi estos gvidanto de muzeo, kaj la muzeo ne estas ordinara muzeo, ĝi estas la Muzeo de Esperanto de Subirats, internacie konata kiel Muzeo de Esperanto de Hispanio.

El la  Muzeo de Sant Pau de l'Ordal
El la Muzeo de Sant Pau de l'O…

Ĝi situas en la kataluna vilaĝo Sant Pau de l'Ordal kaj temas pri unu el la plej gravaj arĥivo-bibliotekoj de Esperantio, kun 25.000 diversaj objektoj/publikaĵoj. Ĝi posedas ekzemple 15.000 revuojn kaj 9.000 librojn krom multaj aliaj informiloj, pinglaĵoj, flagoj, afiŝoj kaj memoraĵoj.

La impresa kolekto ŝuldiĝas al la esperanta fervoro de la forpasinta kreinto, s-ro Lluís Hernàndez Izal kiu, krom partopreno en sennombraj aranĝoj, tenis korespondadon kun pli ol 800 esperantistoj el la tuta mondo.

Do, lastatempe, la turisma patronaro de la regiono (Subirats), interkonsentis kun Rafel Hernàndez, filo de Lluís, malfermi la muzeon al la loka publiko. El tio venis kontaktoj kun Kataluna Esperanto-Asocio kiu, siavice proponis min kiel unua prizorganto de la muzeo en la unua provperiodo. Post du monatoj oni konsideros la rezultojn de la nova iniciato kaj eventuale modifos ĝin por adapto al la publika respondo.

Dum tiu provperiodo mi laboros principe semajnfine, sabate-dimanĉe, krom en la kazo de vizito de lernejaj aŭ aliaj specifaj grupoj. Mia tasko estos teni la muzeon en bona stato kaj gvidi la vizitojn informante pri la lingvo kaj ĝia historio. Pli malpli paralele, mi devos prizorgi blogon kaj kunordigi aranĝojn kiuj helpu en la diskonigo de la muzeo kaj ĝia enhavo.

Kaj ĉio ĉi okazas en tre simbola jaro ĉar ĝuste en 2010 mi fariĝis 50-jara. Ankaŭ estas bele ke la nova laboro troviĝas je mallonga distanco de tri el miaj nunaj vizitendaĵoj:

-Igualada, la urbo kie loĝas mia patro (vidu ankaŭ blogon)

-Terrassa, la urbo de mia dekjara filo

-Montserrat, montaro kun bunta historio pri kiu mi nuntempe blogas

dijous, 11 de març del 2010

Familia vortaro kataluna-esperanto


Post kelkaj monatoj da laboro, fine ni povas prezenti la novan eldonon de la vortaro Vocabulari familiar català-esperanto, kies unua publikigo okazis en 2001.
La nuna eldono enhavas rimarkindajn ŝanĝojn: reviziado kaj plibonigado de ĉiuj tekstoj, restrukturo de la uzindikoj, ampleksigo de la nombro de kapvortoj (de 831 al 1.109) kaj kromsignifoj (de 205 al 338) kaj plibeligita aspekto de la paĝoj.
La vortaro estos baldaŭ aĉetebla tra UEA.