dimecres, 5 de novembre del 2008

Luĉambro proksime al Barcelono

Se vi planas baldaŭ ferii en Katalunio, jen mi proponas al vi unu ĉambron el mia apartamento en Igualada (www.igualada.cat/web), je unuhora (bus)veturado de Barcelono. Ĝi estas granda kun larĝa fenestro kaj bona panoramo, duhoma lito, skribotablo, tv, ŝranko, tirkestaro kaj sofo.

Komune uzataj estos du necesejoj, duŝejo, granda kuirejo, lavmaŝino, salono kun balkono kaj biblioteko. Supervendejo je 5 minuta promenado. La domo situas apud kultura kaj socia centro kiu disponigas retkonekton kaj ĉiutagan ĵurnalaron.

Prezo: 50 € /semajne (inkluzivitaj ĉiuj energielspezoj)

Interesiĝantoj skribu al k.berga(ĉe)gmail.com