dimarts, 26 de febrer del 2008

Time Out memorigas pri 1908

La gazeto Time Out (num. 6), en sia eldono por Barcelono skribas (mi tradukas):
'Lohengrin' en la lingvo de ĉiuj popoloj
Granda Teatro Bosque, 5a de septembro 1908. Je la 21 h., 0'75 pesetoj.
La Wagner-ŝatantoj, kiuj abundas en nia urbo, nun povas ekfeliĉi. Oni kantos en Esperanto (la lingvo de ĉiuj popoloj), kiel unuan fojon, la faman Racconto, de Lohengrin.
La programo inkluzivigas scenigon de danco temrilata nomita Esperanto, kies dirigento estas Pauleta Pàmies. Por fini la celebradon de la evento, la civitano Enrique Jiménez Porras afiŝis la unuajn reklamojn en Esperanto ĉe la tramoj de la kvartalo Gràcia. Nepre ni devos aliĝi al la senpagaj esperanto-kursoj kiujn organizas la Esperantista Grupo de Barcelono...

En la sekvanta paĝo, Time Out reliefigas tiun ĉi artikoleton kiel la plej ŝatitan historiaĵon. Mia recenzo baziĝas sur la papera eldono, se iu trovos ĝin en la reta bv. transdoni la ligilon, dankon.

dimarts, 12 de febrer del 2008

Rekantaĵoj

Ekzistas fenomeno kiu verŝajne estas universala. Mi celas tion ke, de tempo al tempo, iu kanto aŭ parto de kanto eliras preskaŭ nekonscie tra nia buŝo kaj je la fino ni rekantas ĝin denove kvazaŭ ĝi venus de iu interna radio kiun ni ne regas kaj ne kapablas malŝalti. Ni kantas kaj rekantas eĉ spite al tio ke nia racio povas konsideri la kanton stulta. Kutime oni diras: fek! tiu kanto algluiĝis al mi kaj mi ne povas ĝin forpeli!
Klopodante trovi la kialon de tiu fenomeno venis al mi la ideo ke tio estas truko de nia menso por sanigi nin. Kanti kunportas internan gimnastikon kaj vibradon de niaj muskoloj, kio efikas kiel masaĝo. Ankaŭ la fakto eligi sonojn estas psike malpeziga, ni havas la senton ke ni malfermas pordon por ke foriru tio kion ni ne volas reteni kaj, samtempe, povu eniri freŝa aero. Estas formo de malstreĉigo. Povus esti ankaŭ ke la kantado utilas nekonscie por firmigi niajn ligojn al ceteraj homoj ĉar kantado estas ankaŭ ensociiga faktoro.
Laste, kaj ne balaste, rekantado pacigas la menson ĉar ĝi ne devas okupiĝi pri asimilado, ekzamenado, konstruado, defendado, ktp. Tio memorigas min pri la mantroj de la orientaj religioj kaj filozofioj kiuj celas ĝuste la trankvilon de la menso, kio finfine estas iaspeca plezuro.

divendres, 8 de febrer del 2008

Milo Manara

Unu el miaj preferataj komiksdesegnantoj estas Milo Manara, ĉefe en la kampo de la erotiko. Li havas elegantan stilon kiun li kapablas kombini eĉ kun krudan mesaĝon. Hodiaŭ mi trovis ekzemplon de lia arto, historieto kiu respegulas okulfrape la animon kaj evoluon de la homaro. Klaku ĉi tie.