dilluns, 14 de gener del 2008

Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo

La 14an, 15an kaj 16an de marto okazos la 4a Iberia Renkontiĝo. Ĝi estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. Ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.La programo ĉefe baziĝos sur plurkultureco kaj diverseco, la ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. La magistrato de la urbo proponas la ĉefan teatron, ekspozici-salono kaj la junulara centro por okazigi la programerojn. Krom tio, oni ankaŭ esperantumos, kulturiĝos kaj diboĉos surstrate.Por gastigi la partoprenantojn, ni proponas tranokti senpage amasloĝeje en urba mezlernejo, tial, nepre portu vian dormosakon, matraceton kaj prizorgu viajn manĝojn. Se vi deziras pli da komforto, en la urbo abundas ĉiuspecaj hoteloj, restoracioj, trinkejoj, vendejoj, ktp.Mi petas vian helpon diskonigi la aranĝon. En la retejero http://www.esperanto.cat/ir2008/grafikajhoj_eo.htm vi trovos grafikaĵojn por publikigi en viaj retejoj.La retejo de la renkontiĝo estas: http://www.esperanto.cat/ir2008/.