dimecres, 30 de gener del 2008

Memorante pri Gandhi

La 30an de januaro 1948a Gandhi estis murdita far ekstremista baratano. Li ĉefrolis en la movado por la sendependo de Barato, surbaze de la rezistado ne-perforta kontraŭ la kolonizanta brita armeo. Pere de kampanjoj pri civila malobeo kaj longaj fastadoj, li starigis novajn batalvojojn kiuj igis lin simbolo por la pacistoj de la tuta mondo.






Fonto de la foto: http://livinginmyownworld.com/wordpress/wp-content/uploads/2007/06/gandhi-animals.jpg

dimarts, 29 de gener del 2008

PEPE progresas

Mi daŭre prilaboras PEPEon, la esperakatalunan vortaron. Lastatempe mi aldonis la eblecon uzi la aŭtomatan tradukilon Apertium kaj riĉigis la difinojn per multaj retligiloj al bildoj, videoj kaj eĉ muzikoj.
Interesiĝantoj klaku ĉi tie. Kvankam ĝi estas destinita al katalunlingvanoj, mi kredas ke multaj alilingvanoj ankaŭ komprenos grandparte.

divendres, 18 de gener del 2008

Lecionoj el la Fundamenso de Esperanto

Malfortvidantoj klaku la bildon aŭ legu ĉisube:

VOSTOJ KUNMETITAJ ESTAS FORMATAJ PER SIMPLA KUNIGO DE LA VOSTOJ (LA ĈEFA VOSTO STARAS EN LA F-INO); LA MAMPINTAJ FINIĜOJ ESTAS RIGARDATAJ ANKAŬ KIEL MAMSTARAJ VOSTOJ
(les pirules compostes són formades per simpla unió de pirules (la pirula que xifla és la que afina); els finals de les mamelletes es consideren, per si soles, piruletes mamaries)

dimecres, 16 de gener del 2008

dilluns, 14 de gener del 2008

Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo

La 14an, 15an kaj 16an de marto okazos la 4a Iberia Renkontiĝo. Ĝi estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. Ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.La programo ĉefe baziĝos sur plurkultureco kaj diverseco, la ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. La magistrato de la urbo proponas la ĉefan teatron, ekspozici-salono kaj la junulara centro por okazigi la programerojn. Krom tio, oni ankaŭ esperantumos, kulturiĝos kaj diboĉos surstrate.Por gastigi la partoprenantojn, ni proponas tranokti senpage amasloĝeje en urba mezlernejo, tial, nepre portu vian dormosakon, matraceton kaj prizorgu viajn manĝojn. Se vi deziras pli da komforto, en la urbo abundas ĉiuspecaj hoteloj, restoracioj, trinkejoj, vendejoj, ktp.Mi petas vian helpon diskonigi la aranĝon. En la retejero http://www.esperanto.cat/ir2008/grafikajhoj_eo.htm vi trovos grafikaĵojn por publikigi en viaj retejoj.La retejo de la renkontiĝo estas: http://www.esperanto.cat/ir2008/.

dijous, 10 de gener del 2008

La arkitekto (reala travivaĵo per metaforo)

Estis iam. Arkitekto vojaĝanta en sia lando renkontis etan vilaĝon kiu aspektis al li tre ĉarma kaj alloga. Ĉar estis preskaŭ nokte, li serĉis restadejon kaj mendis ĉambron. Sekvan matenon, dum li matenmanĝis, li komencis babiladon kun la estrino de la domo.

Arkitekto kaj estrino malkovris kelkajn koincidojn pri siaj ŝatokupoj, ili ambaŭ amadis muzikon. La arkitekto scipovis ludi fluton kaj la estrino bone regis akordionon. Tiun vesperon ili tre amuziĝis ludante siajn instrumentojn.

Ĉar al arkitekto la tempo ne urĝis, li decidis pluresti en la vilaĝo. La sekvan tagon, la estrino informis al li ke la vilaĝanoj ĵus preparadis sian ĉeffeston, okazonta en la Feina Arbaro, ke ŝi estis parolanta kun la organizantoj por ke ankaŭ li ĉeestu la feston kiel invititon kaj ŝi sukcesis. La arkitekto tre ĝojis, li ŝategis festojn ĉe arbaroj. La estrino proponis al li kune ludi muzikpecojn dum la celebrado. La arkitekto tuj akceptis kaj komencis elekti kaj praktiki kelkajn el sia repertuaro, tiujn kiuj povus plej plaĉi al la vilaĝanoj.

Sed la sekvan tagon, dum li trinkadis sian kafolakton, la estrino alportis bedaŭran novaĵon. La festo estis provizore nuligita ĉar la lignoponto kiu kondukis al arbaro disfalis en la riveron kaj ne ekzistis alternativa vojo. Tamen la estrino informis ke la organizantoj jam laboras por trovi rimedon.

La arkitekto, tre danka al ŝi kaj al la vilaĝanoj, ekhavis ideon. Profitante siajn profesiajn konojn, li konstruis ŝtonponton en la sama loko kie antaŭe situis la ligna. La nova ponto estis pli larĝa kaj fortika.

La sekvan matenon li montris al la estrino la rezulkton de sia tagnokta laborado. Ŝi eksurprizis kaj gape admiris la konstruaĵon. La arkitekto petis al ŝi bonvole informi la vilaĝanojn pri la donaco. Ŝi akceptis la taskon kaj informis al li ke ŝi forestos el la restadejo por ioma tempo, dum ŝi renkontiĝas kun la vilaĝanoj. Tamen ŝi promesis iel teni lin informita pri la novaĵoj.

La estrino foriris. La arkitekto memelturniĝis en la restadejo kaj la tempo komencis pasi. Tagon post tago, la arkitekto pli kaj pli maltrankviliĝis. Novaĵoj ne alvenis, li ne sciis ĉu informo pri la ponto estis donata, kiom da homoj partoprenus la feston, kiujn muzikpecojn ili ludus kune, kiom longe daŭrus ilia partopreno, ĉu oni devus kunporti ion por regali, ĉu estus dancado,...

La tempo plu pasis. La tagon de la festo alvenis kuriero al la restadejo. Li portis mesaĝon de la estrino: "Hodiaŭ estas la festo, ĝi okazos en la urbodoma placo, bv. porti vian fluton kaj klasikmuzikan pecon".

La arkitekto perpleksis. Li piediris ĝis la ŝtonponto kaj malkovris eĉ ne spuron de iu ajn vizito. Neniu vilaĝano estis uzinta la ponton. Eĉ neniu homo venis por ĝin scivoleme rigardi.

Li revenis sur siaj paŝoj malĝoja kaj deprimita. En la restadejo li renkontis ankoraŭ la kurieron. La arkitekto skribis leteron por la estrino kaj donis al li. La mesaĝo estis: " Pardonu min, mi malbone fartas...mi revenas hejmen".

dilluns, 7 de gener del 2008

Vatikano rekomendas

Ĉar katolikoj jam pruvis ke kondomoj ne taŭgas por sendandanĝera seksumado, jen sistemo rekomendita de la Papo por eviti seksajn malsanojn kaj nevolitajn gravedojn. Eblas praktiki tiun ĉi koitan pozicion ankaŭ kun surmetitaj ŝtrumpetoj por eviti piedajn fetiĉismojn.