divendres, 30 de novembre de 2007

Invento de TBO

Kiam mi estis infano, mi tre ŝatis komiksojn, bela ponto inter simplaj bildaroj kaj libroj. Inter la plej antivaj kiujn mi memoras troviĝas TBO. TBO fariĝis tiel populara en tuta Hispanio ke oni ĉiam nomis "tebeoj"-n al ĉiuj komiksoj tiuepokaj kaj ankoraŭ multaj mezaĝuloj kaj maljunuloj uzas tiun terminon.
TBO eldoniĝis unuafoje en 1917 kaj ĝi aperadis unu fojon semajne ĝis 1996. La komikso respegulis la etoson de la socio kaj kelkaj el ĝiaj herooj estis ege trafaj. Mi memoras ekzemple pri la Familia Ulises (familio Ulises) kiu ilustris la vivon de hispana familio en simila senco ol nun Simpsons ilustras la vivon de usona familio. Sed en nia historia retino plej gravuriĝis la sekcio nomata Inventos del TBO (inventoj de TBO). Ekstravagancaj elpensaĵoj de iu profesoro Franz de Kopenhago por solvi malgrandajn defiojn aŭ problemojn. Ankoraŭ nun, kiam oni proponas amuzan solvon al iu teknika problemo, aŭdeblas la diraĵo: ha! tio estas invento de TBO!
En vikipedio vi povos pliinformiĝi en asturia (ĝermo), angla, franca kaj hispana lingvoj

dissabte, 24 de novembre de 2007

La vortaro de Kel (Mikel)

Kiam mia denaska filo Mikel dujariĝis, patrino kaj mi decidis noti lian tiumomentan vorttrezoron. Lia plej frua vorto, laŭ mia memoro estis "koko", tio estis la nomo de blua gantpupo kiu aspektis dolĉa monstreto. Mikel kutimis dorlote dormi kun ĝi. Sed jen mi listigas la ceterajn akumulitajn vortojn:

pats gat(s) katoj

tei estel stelo

no/ne

xi jes

pom poma pomo

(to)to aŭto

iet llet lakto

aia aigua akvo

iaia avino

ium llum lumo

pat/tap tap ĉapo (botela)

tang campana sonorilo

umí dormir dormi

pi pipa suĉumo/suĉilo

bi biskvito

nem anem ni iru

papa paĉjo

mama panjo

bu (betty) boop

koko

pet puo

bi oliva olivo

pei popei Popeye (filmheroo)

po gos hundo

ai cavall ĉevalo

ton taronja oranĝo

toi sol suno

avió aviadilo

tai tall viando

pa pano

caca kak(aĵ)o

pipi piso

ma mazi (el la filmo Mazi en Gondolando)

acs korvaks (ĉeffiulo el sama filmo)

tim simpsons (el la tv-serio)

jac (hejma puphundo)

uco tuko (Li ĉiam postulis etan kusentegilon ĉe la mano por ekdormi)

kel mikel

ui ull okulo

pot poto

ia tà ja està jen ĝi/finite

pop pop poc a poc malrapide/a

txen tren trajno

du (dos)

pem peu piedo

dit fingro

mano

mei mel mielo

dimecres, 21 de novembre de 2007

Nova iniciato konektas la teatran mondon kun esperanto.

David Berga Management, profesia teatra agentejo prezentas blogon, specife kreitan por la esperantistaro. En ĝi oni povos spekti selekton de videoj el diversaj internaciaj kompanioj kaj la informo pri la ebleco kunlabori:
Jen la ligilo:
Aŭ ankaŭ:

Ina kaj malina cerbumadoj

Ĵus antaŭ mia kabeo mi estis ekdiskutonta pri la diferencoj inter inaj kaj malinaj pensmanieroj aŭ, pli ĝuste la malsamaj sent-kaj-penssintenoj laŭ genro. Mi estis preta esplori tiun kampon ĉar mi estas konvinkita ke la genra diferenco estas realaĵo same en la fizika kiel en la psika tereno. Mi ne aludas al la seksismaj ideologioj kiuj pretendas superecon de unu super la alia sed al tio ke viroj kaj virinoj ne same perceptas la mondon. Tamen diferenco neniel povas konduki al morala takso, same kiel altulo diferencas de malaltulo kaj neniu rajtas plivalorigi unun aŭ alian specifaĵon.

Tion mi entreprenis ĉar de tempo al tempo revenas la demando: kial mankas virinoj en nia esperanto-movado jam de jaroj, eble jardekoj? ĉu ne la demando en si mem implicas ke subkuŝas iaspeca diferenco genra en nia agado? Spertinte neesperantajn lingvokursojn mi ne rimarkis tiun "manko de virinoj"-n, do...la klarigo verŝajne kuŝas en nia traktado de la lingvaj kaŭ movadaj aferoj.
Mi daŭrigos miajn esplorojn je privata nivelo kaj publikigos informojn kiujn mi trovos helpopovaj, kiel ekzemple: http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2523

0 comentaris Enllaços a aquest missatge

Onomatopeaj verboj

(re)Vizitante la Hejman Vortaron, kies ĉefredaktoro estis Jouko Lindstedt, mi aparte haltis en la lastaj paĝoj, kiuj finiĝas per listo de verboj bazitaj sur son-imitoj. Jen mi selektis kelkajn el ili:
aĥi: speco de ĝemado
aji: dolorkrio
bei: ŝafo
blablai: senĉesa babilado
boji: hundo
bubui: timigado de infanoj
ĉirpi: cikado, grilo, birdeto
gaki: ansero
graki: korvo,eligo de muko el gorĝo
grinci: akuta malagrabla sono de kunfrotiĝo
grunti: porko
heni: ĉevalo
hiki: singulto neplora
hurli: ventego, lupo
iai: azeno
jelpi: hundido, porkido
knari: seka bruo de skrapado, frotado
kraki: seka bruo de ŝirado, krevado, rompado
kukui: kukolo
lirli: rivereto
murmuri: urso, parolanta homamaso; homo parolanta mallaŭte aŭ malkontente
plaŭdi: marondoj kontraŭ rokoj; plata objekto aŭ mano kontraŭ akvo; infano en banujo
ronroni: kontenta kato
rukuli: kolomboj: kolombumantaj geamantoj
sibli: serpento, merlo,vento tra fendo, kuglo
susuri: ventro tra foliaro, ĉifata papero, silka vesto
ŝmaci: brua kiso, brua maĉado
tinti: glaso kontraŭ glaso, martelo kontraŭ amboso
ululi: gufo, strigo, lupo
zumi: fluganta insekto; homa kantado senvorta

divendres, 16 de novembre de 2007

Kabei ĉar

Antaŭ unu semajno mi decidis kabei. Kabei? kial? "Kial" estas vorteto nepre remorka de kabei, multaj homoj surpriziĝas aŭdinte ĝin serioze dirita. Kial vi kabeas? vi estis longe senlaca esperantisto kaj nenio aparte grava okazis! Sed la afero tuŝas min plurflanke kaj diversmaniere:
Unua respondo kiu venas al mia kapo estas...kial ne? Retrorigardante oni povas vidi la propran serion da rezignitaj projektoj, laboroj, hobioj, amikaroj, partneroj, ktp. Tamen ne estas la kazo de hazarda kaj senmotiva kabeo. Cetere, indas nuanci inter esperanto-labora kabeo kaj plenesperanta kabeo. Pri kio rezignis Kazimiro Bein en sia tempo? pri la movado? pri la esperantistoj? pri la lingvo? la ideo?
Ŝajne mi ka(t)beis. Dumlonge mi kunlaboris kun la kataluna e-movado, foje de ene, foje de ekstere ĝis kiam alvenis la decido ĉesi. Tiu decido venis post la sento de diverĝo en niaj vojoj. Jen mia unuapensa diraĵo al ili: mi kredas ke vi tro* PORas kaj maltro PERas! En la kazo de Katalunio, tiu "tro" intime rilatas ankaŭ al politiko. Mi ne kontraŭas politikan agadon, ofte male, mi kontribuas al konsciigo pri rajtoj sed lastatempe mi havis la timpercepton ke ni flankenlasas nian veran celon: Esperanto, ĝia uzo, ĝia pliriĉigo, ĝia maturigo,...
Jen mi kredis trovi gravan diferencon inter mia Esperanto kaj la Esperanto de aliaj homoj: mi ne kredas ke Esperanto estas "nur komunika instrumento". Kelkaj ne emas akcepti kaj eble eĉ malsimpatias al tio ke Esperanto estas la denaska lingvo de mia okjara filo. Eblas ami la katalunan kaj tamen ŝajne ne indas ami Esperanton...
Do, revenante al la temo, mi kabeis nur parte. Dum pluraj jaroj mi laboregis por la lingvo je kosto de mia cetera vivo, laboro, familio kaj amrilatoj inkluzive. La lingva agado elsuĉis tro da tempo, ĝis la punkto ke ĝi endanĝerigis eĉ mian sanon. Nepris halti kaj reorienti ĉion. Eble mi povintus fari tion malpli abrupte sed mi ne faris. Mia patro ĉesis fumi ĉe mia naskiĝo, post tio li neniam plu fumis. Li sukcesis plibonigi sian vivon per abrupta decido.
Sed mi ne kabeis pri Esperanto, mi parolas al mia filo per nia komuna lingvo kaj mi ne pretas ĉesigi la komunikadon kun miaj amikoj akiritaj ĉie en la mondo pere de renkontiĝoj kaj interreto. Mi ripozas kaj meditas. Mi rompis neniun kontrakton ĉar mi nenion estis kontraktinta, mi ne perfidis ĉar nenio estas perfidebla.
Cetere ne la unuan fojon mi kabeas. Iam mi estis enamiĝinta al kataluna esperantistino, tiu estis la plej ampasia periodo de mia vivo, sed la vivo foje kruele ŝercas. Ŝi enamiĝis al alia e-kataluno.
Tio signifis komencon de deprimkabeo: ne eblis ami, ne eblis esperantumi, ne eblis konservi amikojn. Kvankam ĝi estis unu el la plej teruraj epokoj iam spertita, la vivo, post la deprimtempo, denove surprizis min per malkovro de la budhisma vivsinteno. Tion oni povus nomi la alian flankon de la monero, mi eltrovis vojon al nova vivĝojo.
Kurioze, aŭ ne, ke mia dua kabeo revenigis al mi la memoron pri mia tiama amatino. Miaj okuloj subite kaj senpermese malsekiĝis kaj kiam ilin mi fermis, ŝi estis tie kaj mia koro denove malgajis.
Venas al mi la tento pensi ke mia dua kabeado ankaŭ iel rilatas al ŝi. Eble mi tenis min al Esperanto-movado dum multaj jaroj pro ŝi. Eble mi esperis iaspeca miraklo kaj la miraklotempo jam kadukis. Mi mem ankaŭ kadukis, plej verŝajne.
Sed mi ŝatas pensi ke kabeado estas intensa formo de esperantismo, maniero pruvi ke Esperanto estas grava afero. Nur vera esperantisto povas kabei, malvera simple rezignas. Ortega i Gasset (se mia memoro ne mokas min) diris: mi estas mi plus miaj cirkonstancoj. Esperanto estas miaj cirkonstancoj kaj malesperanti povas esti formo esperanti. Kial se ne, mi provas klarigi mian kabeadon per Esperanto?

elkore,
KaBe (Karles Berga)

(*) tiu "tro" envere havas la celon "tre". Mi kutime estas misa vortumanto, ĉefe se temas pri disvolviĝantaj pensoj, pro tio mi petas ne interpreti mian rakonton kiel kritikon al iu ajn asocio aŭ movado, mi kabeis pri diversaj, sen diskriminacie ĉu ŝtataj, ĉu naciaj ĉu internaciaj. Indas rimarkigi ke temas pri teksto en privata blogo (des pli nun), kvankam malferma al vizitantoj, kiel ĉiuj blogoj.

Ŝerco (el lernu.net)

Kuracisto: Sciu, ke profunda spirado mortigas mikrobojn.
Malsanulo: Jes, jes. Sed kiel devigi mikrobojn spiri profunde?

dilluns, 12 de novembre de 2007

Katalunia bildvortaro

Se vi deziras ĝui ĝeneralan unuakontaktan impreson pri Katalunio kaj ĝia lingvo jen ebleco: trarigardi la paĝojn de broŝuro eldonita de la koncerna departemento de la kataluna registaro. Ĝi konsulteblas en pdf-formato, kun enkonduko en kelkaj lingvoj. Klaku ĉi tie.

dimecres, 7 de novembre de 2007

La makisoj

La vorto "makiso" pruntiĝis el la franca. Dum la dua mondmilito, kadre de la franca okupacio far la nazioj, ĝi estis uzata por aludi al la armitaj rezistorganizoj kontraŭ la okupaciantoj. Kiam tiuj organizoj estis forpuŝitaj al suda Francio, la nomo estis adoptita de la gerilanoj kiuj batalis kontraŭ Franco (legu Franko). Inter tiuj lastaj ĉefrolis komunistoj, socialistoj kaj anarkiistoj, disde la jaro 1944 ĝis 1952.

En la girona regiono registriĝis ĉirkaŭ tridek bataloj inter makisoj kaj la frankismaj armeanoj. Sed tiuj gerilaj intervenoj ne fontis el la makisaj setlejoj en la montaro, kiel okazis en la interno de la duoninsulo, la agado kialis pro tio ke la zono estis en la landlimo franc-hispana, deviga irejo por tiuj kiuj celis transiri Orientajn Pireneojn, ĉu nord-suden ĉu sud-norden.

Teksto esperantigita el la libro Els maquis , Josep Clarà, Quaderns de la Revista de Girona, 1992.
En Youtube mi trovis ĉi tiun video-fotaron kiu bele ilustras tiun tragikan periodon.

dijous, 1 de novembre de 2007