dimarts, 30 d’octubre de 2007

Panellets, kaŝtanfestaj kukoj

Panellets estas la deserto kutima dum la festo de la 1a de novembro, la Tago de Ĉiuj Sanktuloj en Katalunio, same kiel la kaŝtanoj, la batatoj kaj la dolĉa vino (muskatelo). Panellets estas kuketoj el diversaj formoj, faritaj ĉefe el marcipano kaj aliaj ingrediencoj kiuj diversigas la gustojn kaj odorojn.
Oni miksas ovoflavon, sukeron, migdalojn kaj bolitan terpomon (aŭ bataton). Poste oni kuiras ilin per forno.

Els panellets són les postres típiques de la diada de Tots Sants a Catalunya, juntament amb les castanyes, els moniatos o el vi dolç. Els panellets són uns pastissos petits, i de diverses formes, fets a base de massapà i altres ingredients que els donen un sabors i aromes característics. La base més característica dels panellets és una barreja de rovell d'ou, sucre, ametlles mòltes, i patates bullides (o moniatos bullits). Tots els tipus es couen al forn.

Eblas spekti videon pri la temo en KIS-TV.

dilluns, 22 d’octubre de 2007

Misa meso

                      Tro patreca pastro
ekfaras misan meson
ne bone benas
kvankam vi bonvenas
li vervas dum diservas
vortojn vartajn kontraŭ aborto
ne ĉiuj konsentas
sed multaj pentas
kristo diris
bubo ridis
pastro sidis
homoj fidis
iĝis silento
sentis gento
pastro legis el biblio
flegis li pri familio
kia pio, ho dio, kontraŭ fio
subite ekstaro
preto por kantaro
fuĝas knabparo
fuŝas koruso
foras kortuŝo
kia skandalo
kristo sen sandalo
piednude, krude, ĉi apude
pastro hontas kaj ne deklamontas
aŭskultintoj hezitas
vunditas, iritas, spitas
amase forglitas
preĝejo solas
ĉar pastro folas

dijous, 11 d’octubre de 2007

Quim Monzó en la foiro de Frankfurto

Gesinjoroj,

Ĉar mi neniam diskursis (kaj mi ne scias ĉu mi kapablus), rakonton mi rakontos al vi.

Temas pri verkisto kiu parolas tre rapide kaj ĝuste pro tio li ofte balbutas. Oni proponis, do, al tiu verkisto —la jaron kiam la kataluna kulturo estas la speciala gasto— fari la inaŭguran diskurson de la Libro-foiro de Frankfurto.

Antaŭ ol akcepti la komision, la menciita verkisto —kataluno, kaj tial, batita hundo— dubas. Li pensas: "Kion mi faru? Ĉu mi akceptu la inviton? Ĉu mi malakceptu ĝin? Ĉu mi rifuzu per ĝentila preteksto? Se mi akceptas, kion oni pensos? Se mi malakceptas, kion oni pensos?

Mi ne scias kiel funcias la aferoj en aliaj landoj, sed mi asertas ke ĉe mi oni multe emas pensi kaj klaĉi. Se unu tagon vi rakontas ke, kiam vi vizitas la tajloron li demandas "en kiun flankon vi enpantalonigas ĝin?" kaj vi respondas "dekstren (aŭ maldekstren)", oni konkludas ion ajn. Se vi iras en la fruktovendejon kaj aĉetas pomojn, oni konkludas. Se vi mendas oranĝojn, oni ankaŭ konkludas.

Kion ajn vi faru (ĉu vi enpantalonigu ĝin dekstren aŭ maldekstren, ĉu vi aĉetu pomojn aŭ oranĝojn) oni havas altan klar-vidan nivelon. Oni estas tre akra-vida kaj ĉiam deduktas ion ajn, eĉ urbojn aperantajn en neniu mapo. Se vi antaŭenpaŝas, malbonas ĉar vi ne restis senmova. Se vi restas senmova, malbonas ĉar vi ne antaŭen iris.

Sed okazas ke nia verkisto pensas ke li devas pardonpeti neniun pro tio ke li sentas sin parto de tiu kulturo kiu ĉi-jare estas speciala gasto en Frankfurto; tial li decidas akcepti. Evidentas ke oni ne proponos al li —tiun solenan diskurson— la jaron kiam la speciala gasto estos la kuturo turka, la vietnama aŭ la ngndnga. Tiel do, li akceptas, kaj tuj sidas ĉe skribotablo, prenas skribilon kaj kajeron, kaj ekpensas kion diri.

Li fartas iom perplekse. Laŭlonge de la tempoj, la bonaĵoj de la historio ne benis la katalunan kulturon. La lingvoj kaj la literaturoj neniam devus ricevi punojn venintaj el geo-politikaj strategioj, sed tamen forte ili ilin ricevas. Pro tio li surpriziĝas ke organizaĵo kiel tiu ĉi —la Foiro de Frankfurto, dediĉita al la grandaj gloroj de la eldon-industrio— decidis speciale gastigi kulturon kiu havas senstrukturigitan literaturon, disigitan en diversaj ŝtatoj kaj la lingvo estas efektive oficiala en neniu (kvankam unu ŝtato kaj duono tion proklamas; nur se tiu proklamo ne ĝenas turistojn, vizitantajn skiistojn aŭ disvendistojn de butan-boteloj).

Pro tio li dubas pri tiu speciala gastigiĝo en Frankfurto. Ĉu subite la mondo fariĝis bonvolema al ili, dum plimulto deziras al ili eternan periferiecon? Li, krome, memoras ke, en alia literatura organizaĵo —pli norda kaj multe pli solena—, antaŭ iom pli ol jarcento (la jaron 1904) la juĝantaro de la Nobel-premio pri literaturo premiis Frederic-n Mistral-n. Frederic Mistral ne estis kataluno. Li estis okcitano. Sed la rilato utilas —ne nur pro tio ke kelkaj katalunoj kaj kelkaj okcitanoj sentas sin proksimuloj— sed pro la fakto ke la premio tiom multe ĝenis la puristojn de la nacio-ŝtato ("Soyez propres, parlez français!”) ke ekde tiam —neniam plu— literaturo sen ŝtato ricevis Nobel-premion.

Krom farti iom perplekse, la rolulo de nia rakonto havas ian senton pri justeco. Eble "justeco" ne estas la ĝusta vorto. Ion similan. Kvankam —kiel dirite— al katalunoj politikaj aferoj iris iel ne tro festige kaj ĝojige, la kataluna literaturo estas, klare, unu el la bazaj ŝtonoj de la eŭropa kulturo. Neniu literaturo sen ŝtato de tiu ĉi Eŭropo (kiun onidire konstruas ni ĉiuj), ne estis tiel solida, tiel duktila kaj tiel ada.

Ĉu ĉion ĉi devas li rakonti en la diskurso? Eble li povus eki dirante ke la komenca potenco kiu prioritatigis la katalunan literaturon en Eŭropo dum mezepoko venas el Ramon Llull (Raymundus Lullus, Raimundo Lulio, Raymond Llull, Raymond Lully: aŭ kiel vi plej ŝatos). Ramon Llull estis filozofo, rakontisto kaj poeto. Li estis majorkano, el tiu Majorko nuntempe igita geriatrian germanan "bundesland"-on. Naskiĝinta multe pli antaŭ ol la 'tour operator'-oj, la baskostaj flugkompanioj kaj la 'balearigo' diktis la viv-normojn de tiuj marbordoj, jarcentoj antaŭ la alveno de Boris Becker kaj de Claudia Schiffer, en plena 13a jarcento, Ramon Llull strukturis lingvon kunligitan kaj rigoran, la saman lingvon, kiun, vibre kaj korupte, daŭre ni parolas kaj skribas nuntempe.

Sed la vertkisto havas aliajn dubojn. Ĉu pro tio ke li devas paroli en Frankfurto, li devus spicigi la prelegon per detaloj interesaj al germanparolantoj? Ĉu li devus mencii la ĉefdukon Ludoviko Savanto el Aŭstrio-Toskanio, La Ĉefduko? Ĉu li devus mencii sinjoron Damm kaj sinjoron Moritz, fondintoj de kelkaj el la bieroj daŭre trinkataj de la katalunoj? Evidentas ke, se li tion farus oni nomus lin frivolulo, kaj tio daŭre antaŭenpuŝas lin tion fari. Tiel do, li eĉ povus mencii sinjoron Otto Zutz, granda oftalmologo —"diplomita en Hispanio kaj Germanio"— kies nomo nuntempe nomigas faman barcelonan diskejon, kaj kiu, dumvive kuracis la vidon al multaj barcelonanoj. Al kelkaj familianoj de la poeto Carles Riba, ekzemple, laŭ rakontas la nepo —Pau Riba, ankaŭ poeto kaj, krome, kantisto— en la teksto akompanta lian diskon "Dioptria”.

Li ankaŭ ne scias ĉu li devus mencii la plej grandulojn el la literatura vojo de l' praa tempo ĝis la nun': Bernat Metge, JV Foix, Narcís Oller, Anselm Turmeda, Joan Brossa, Joanot Martorell, Llorenç Villalonga, Jordi de Sant Jordi, Jaume Roig, Josep Carner, Jacint Verdaguer, Isabel de Villena, Josep Maria de Sagarra, Àngel Guimerà, Santiago Rusiñol, Joan Maragall, Eugeni d’Ors, Josep Pla, Joan Sales, Mercè Rodoreda...

Ĉu estus pli bone mencii neniun?

Ĉu la fakto mencii ĉiujn tiujn verkistojn (plimulto el ili nekonataj de la literatura etoso trairanta Frankfurton) enuigos la ĉeestantojn en la solena malfermo de la Libro-foiro pro tio ke ili aŭdos nomojn tute ne konatajn? Ĉu tiu fakto provokos ke oni rigardu la horloĝon kaj pensu: "Kiel teda, tiu homo!"? Pro tio, do, li decidas mencii neniun nomon (kvankam, fakte, li jam tion faris dum li priskribis la dubojn ĉu mencii ilin aŭ ne). Krome, laŭ li legos, en la Libro-foiro mem oni starigos ekspozicion kiu tion priparolos. Tamen —ni estu sinceraj— kiom da el la ĉeestantoj al tiu malferma programero vizitos tiun ekspozicion havante iom pli da intereso ol tiun simple protokolan? Ni estu sinceraj kaj optimismaj: malmultaj. Eĉ se temas pri Libro-foiro, kaj la plej nekonataj verkistoj devus esti la plej instigaj al legemo de tiuj kiuj interesiĝas je malkovri novajn literaturajn mirindaĵojn kaj ne iri, tutsimple, laŭ la vojo de la ajna komerca modo.

Sed, ju pli li pripensas, des pli malklare li vidas kia devas esti la diskurso. Pro tio ke multaj homoj havas ideon pri la mondo surbaze de la nuntempa geometrio de la politiko-kultura povo, eble estus taŭge rakonti ke, en Eŭropo —disigita la latina en diversaj vulgaraj lingvoj—, la unua traktato pri Juro estis la kataluna “Consolat de Mar”, per kiu oni leĝigis la transmarajn rilatojn en la Mediteraneo. Eble li povus aldoni ke kelkaj el la unuaj eŭropaj traktatoj pri medicino, dietiko, filozofio, kirurgio aŭ kuirarto estis ankaŭ verkitaj en kataluna lingvo.

Sed, ĉu tiom da datenoj estus utilaj al io? Kion diris aliaj verkistoj en antaŭaj inaŭguraj diskursoj en tiu ĉi foiro? -La verkisto serĉas tiam kelkaj el tiuj diskursoj kaj legas ilin. En ĉiuj estas granda ekzalto pri la propra kulturo, kaj klare vidas ke, ĉiam, al kiu ne koncernas la ekzaltita kulturo, tiuj diskursoj diste sonas, kiel akvobruo el fluanta rivero de ni tute ne rimarkata.

Temas pri diskursoj samstilaj al tiu kiu, dum la frankisma diktaturo, prononcis en Novjorko, ĉe la sidejo de Uniiĝintaj Nacioj, la violonĉelisto Casals. -Temis pri diskurso kiu tiel emociigis la katalunojn kiel lasis indeferentaj la ceterajn loĝantojn de la planedo: “I am a Catalan. Today, a province of Spain. But what has been Catalonia?...”:“Mi estas kataluno. Katalunio hodiaŭ estas provinco de Hispanio, sed, kio estis Katalunio? Katalunio estis la plej granda nacio de la mondo. Mi rakontos kial. Katalunio havis la unuan parlamenton longe antaŭ Anglio havis. Katalunio havis la unuajn Uniĝintajn Naciojn ...”

Li ankaŭ rimarkas ke aliaj verkistoj kiuj faris malfermajn diskursojn en la Libro-foiro, enmetas poemojn. Eble li ankaŭ tion faru. Li povus, ekzemple, legi tiun lango-tordilon kiu, iun tagon (en mirinda parodio pri milita diskurso), deklamis la grandioza Salvador Dalí, kiel se temus pri sublima poemo:

“Una polla xica, pica, pellarica, camatorta i becarica
va tenir sis polls xics, pics, pellarics, camatorts i becarics.
Si la polla no hagués sigut xica, pica, pellarica, camatorta i becarica,
els sis polls no haguessin sigut xics, pics, pellarics, camatorts i becarics”.

Haŭta lama eta pika beka kokino
havis ses haŭtajn lamajn etajn pikajn bekajn kokidojn.
Se ne temus pri haŭta lama eta pika beka kokino
ne estus haŭtaj lamaj etaj pikaj bekaj la ses kokidoj.

Fakte, ĉar la tuta diskurso temas pri parto el ritualo kaj, kio vere gravas estas la manieroj, la cerimoniaro, la vesto, la kravato (aŭ la nekravato), ĉu vere gravas kion oni precize diras? Ĉu en religia cerimonio en mortinta lingvo (meso en la latina ekzemple), tro gravas ĉu parto el la fideluloj ne komprenas la tekston? Eĉ pli: ĉu nepras diri ion konkrete? La politikistoj estas ĵonglistoj, kaj pro tio ties diskursoj estas imitindaj: plenplenaj da sensignifaj vortoj kiuj, per granda arto, —por ŝajnigi respondeculoj— aplikas en la koncerna momento kvankam, fakte, temas nur pri fumo: literoj farantaj silabojn farantaj vortojn plenumantajn la taskon.

Tiu mirinda muzikisto, Carles Santos, registris antaŭ kelkaj jaroj bonegan kanton konsistinta el miksaĵo de amdeklaro kaj politika diskurso. Temas pri teksto kie la malplenaĵoj kaj la promesoj estas anstataŭigitaj de konstanta ripetado de la vorto "Lacerteto", ornamita per adjektivoj troigitaj. ("Lacerteto" — "Lacerteto" estas la nomo de lia fiŝ-boato. Ĉu ne estus, do, teksto plenplena da sensignifaj vortoj, da "lacertetoj", la plej taŭga diskurso por la malfermo de la Libro-foiro? Teksto tiel abstrakta kaj malplena ke, sen neceso ŝanĝi frazon, eblos uzi ankaŭ por kiu alia ajn ago: ĉu literatura, ĉu sporta, ĉu ĉasa, ĉu filatela. Kiu estus tiel utila por prezenti novan verkon pri beletro kiel por inaŭguri fervojon. Diskurso tiel ambigua estu tute ritmo —ritmo, ritmo!—, sed ties enhavo diru nenion: absolute nenion.

Ĉio ĉi estas kion la verkisto, kiu ĉiam parolas tre rapide, kiu pro tiu kialo foje balbutas (kaj al kiu oni proponas fari la inaŭguran diskurson de la Libro-foiro de Frankfurto) dubas ĉu diri aŭ ne. Ankaŭ dubas ĉu —se li tion diras— la aŭskultantoj donos sian atenton. Ankaŭ dubas ĉu —se ili donas sian atenton— komprenos kion li volas diri. Ankaŭ pensas ke, fakte, li povus diri kiun ajn alian aferon sen nenia ŝanĝo en la esenco se, en ĉiuj ceteraj detaloj, la cerimoniaro plenumiĝas. La plej grava aparteco de tiu cerimoniaro, fakte, estas la tempo. Kaj tion li scias tre klare: kiam la interkonsentita tempo pasos, li rigardos la horloĝon kaj diros:

Jen ĉio. Koran dankon. Bonan vesperon.

QUIM MONZÓ

Elkatalunigis: Ferriol Macip

dimecres, 3 d’octubre de 2007

ek, al kaŝtanfesto!

La venonta aranĝo de Kataluna Esperanto-Junularo kaj kataluna Esperanto-Asocio estas la celebrado de la ĉiujara kaŝtanfesto, ankaŭ nomata 4a Aŭtuna Renkontiĝo, okazonta dum la tagoj 2, 3 kaj 4 de novembro, en Castell de Cabrera, apud Capellades. Kiel kutime oni tre bonvenigos eksterlandanojn kiuj helpos malkrokodiligi la feston. Sekvante la spurojn de la pasinta SPR, la programo estos minimuma kaj la partoprenantoj mem organiziĝos kaj decidos. Tamen jam antaŭvideblas vizito al la proksima Muzeo Molí Paperer (vidu artikolon sube).
Pliaj informojn kaj aliĝeblon vi trovos ĉi tie.

Muzeo unika

La Museu Molí Paperer ( Muelejmuzeo pri Papero) de Capellades estas unu el la internacie plej elstaraj muzeoj dediĉitaj al papero. Ĝi estas lokita ĉe antikva papermuelejo de la 18a jarcento. Temas pri aktiva muzeo, t.e., oni daŭre ellaboras permane paperon. Ĝin pliriĉigas kolekto de maŝinaro, ilaro, paperoj kaj dokumentoj datitaj inter la 13a kaj la 20a jarcento. La muzeo ankaŭ viglas pro la okazigo de kulturaj aranĝoj ligitaj al papero en siaj diversaj aspektoj. Legu informojn en la kataluna, hispana kaj angla ĉi tie.
Por enkadrigi ĝin en la historio de la papero vi povas legi en la koncerna kaj interesa artikolo de vikipedio.

dilluns, 1 d’octubre de 2007

Fluganta Spagetmonstro

En vikipedio troveblas multaj aferoj, inter ili hodiaŭ mi elĉerpas la enkondukon pri la Fluganta Spageta Monstro, kiu furoretis antaŭ iom da tempo en diversaj medioj. Temas pri satiro kies ĉeftemo estas religio, alivorte kiel oni povas proponi klarigon de la universo sen neniu scienca bazo. La spagetmonstrismo celas primoki la Inteligentan Desegnon, teorio de, ĉefe usonaj, piaj konservativuloj kiu per novaj fakvortoj celas konvinki nin ke Dio nepre ekzistas kaj ĉion kreis. Jen vi povas plu legi pri ĝi ĉi tie.
Jen do, humura komplemento al la ĉi apuda filmeto:
The greatest story ever told/La historia más grande jamás contada.