divendres, 28 de desembre del 2007

Virciklo

La nova biciklomodelo kreita de Decathlon S.A. devigas revizii la esperantan regulon laŭ kiu oni aplikas nur la pronomon "ĝi" al objektoj. Estas sufiĉe klare ke oni povas distingi la sekson de la pedalveturiloj. Mia kuzino, laboristo de tiu entrepreno, sendis al mi foton de la prototipo kiun oni lanĉos al la merkato la venontan 1a de januaro.

2 comentaris:

dmych ha dit...

Multaj jaroj antaŭ mi vidis la saman modelon en ia... erotik-komedia filmo. Mi ne memoras ĝian nomon, sed temis pri virina lernejo, kies lernantinoj uzis ĝuste la saman... hm... veturilon.

Karulo ha dit...

Interese. Ankaŭ mi forgesis la nomon de iu filmo (usona, mi kredas)kiu montris salonon de filmprojekciado provizita per vico-seĝoj speciale planitaj por virinoj, tamen sen la devo mem pedalumi.