dimecres, 21 de novembre del 2007

Ina kaj malina cerbumadoj

Ĵus antaŭ mia kabeo mi estis ekdiskutonta pri la diferencoj inter inaj kaj malinaj pensmanieroj aŭ, pli ĝuste la malsamaj sent-kaj-penssintenoj laŭ genro. Mi estis preta esplori tiun kampon ĉar mi estas konvinkita ke la genra diferenco estas realaĵo same en la fizika kiel en la psika tereno. Mi ne aludas al la seksismaj ideologioj kiuj pretendas superecon de unu super la alia sed al tio ke viroj kaj virinoj ne same perceptas la mondon. Tamen diferenco neniel povas konduki al morala takso, same kiel altulo diferencas de malaltulo kaj neniu rajtas plivalorigi unun aŭ alian specifaĵon.

Tion mi entreprenis ĉar de tempo al tempo revenas la demando: kial mankas virinoj en nia esperanto-movado jam de jaroj, eble jardekoj? ĉu ne la demando en si mem implicas ke subkuŝas iaspeca diferenco genra en nia agado? Spertinte neesperantajn lingvokursojn mi ne rimarkis tiun "manko de virinoj"-n, do...la klarigo verŝajne kuŝas en nia traktado de la lingvaj kaŭ movadaj aferoj.
Mi daŭrigos miajn esplorojn je privata nivelo kaj publikigos informojn kiujn mi trovos helpopovaj, kiel ekzemple: http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2523

0 comentaris Enllaços a aquest missatge

1 comentari:

Anònim ha dit...

Bedaŭrinde, mi ne scias kion diras pri tio sciencistoj, sed al mi ŝajnas ke ja diferenco inter ina kaj milina cerbumado ĝenerale ekzistas. Kompreneble ke mi ne estas seksisto.