dilluns, 5 de març del 2007

Sano-trafikantoj

Intervjuo al Miguel Jara, aŭtoro de la libro Trafikantoj de sano (ADN, 27 de marto 2007):

Ĉu ekzistas statistikoj pri viktimoj de la farmaciaĵoj?
Laŭ la esplorstudo Morto pro la medicino , la postefikoj de la medikamentoj kaŭzas la morton de 305.000 homoj ĉiujare en Usono. En 2001 ĝi estis laŭvice, la kvara kaŭzo de morto en tiu lando.
Kiuj estas la plej gravaj kazoj?
Sole Vioxx, la "superaspirino" retirita fine de 2004, laŭŝajne mortigis 250.000 homojn. Nuntempe apotekoj posedas anstataŭaĵojn de tiu medikamento. Talidomido kaŭzis 20.000 viktimojn, kaj daŭre produktas denaske korpajn misformiĝojn en Peruo, Ĉinio aŭ Brazilo.
En via libro vi informas pri kiel oni inventas novajn malsanojn por sentigi la neceson de novaj farmaciaĵoj...
Malgrandajn dolorojn, risko-faktorojn aŭ simplajn naturprocesojn kiel ekzemple menopaŭzon oni transformas en "gravajn malsanojn" por krei novajn merkatojn. Alta kolesterolo, hipertensio, plej multaj seksaj disordigoj, iritita-intesto-sindromo, la malfacilo koncentriĝi aŭ ekzemple osteoporozo estas invetitaj malsanoj.
Ĉu registaroj respondecas pri tio?
Laboratorioj posedas "enfiltritojn" en la publikaj sanitarinstitucioj.
Kiu estas la ĉefa fronto por korekti pri la farmaciindustrio?
Tiu de la etiko.
Kiel oni komencu?
Per informiĝo. Malfidu pri preskaŭ ĉio, precipe en la sankampo. Informiĝu, uzu racie la farmaciaĵojn, serĉu ne agresajn alternativojn, postulu respondecon al la santrafikantoj...
Plia informado (hispane) ĉi tie.


2 comentaris:

Manuel ha dit...

Kiun kvalifikon havas tiu sinjoro Jara?

Laŭ mi, estas tre grava aserto diri ke osteoporozo ne estas malsano (mi ne asertas la malon, ĉar mi ne sentas min kompetenta pri tiuj aferoj), sen forta dokumentita kaj faka argumentado.

Des pli grava, ĉar "osteoporozo" estas malsano (inventita aŭ ne) kiu konsumigas malpli da artifikaj kuraciloj, ĉar la ĉefa kontraŭrimedo estas konstanta nutrado per kalci-riĉaj manĝaĵoj, ne englutado pilolojn.

Pri la ceteraj "sindromoj" mi emas konsenti ilian bagateligon, ĉar finfine sindromo ne estas bone agnoskita kiel "stabila" malsano". Mi facile vidas "nigran manon" profitantan de la popola timo al tiuj malsanetoj por plenigi la poŝon per vendado medicinaĵojn.

Karulo ha dit...

Do, mi konsentas kun viaj rimarkoj Manolo. Indus scii pri la kompetento de la verkinto. Tamen lia opinio pri la tuta afero ŝajnas al mi sufiĉe racia kaj, finfine liaj rekomendoj estas saĝaj:
informiĝo, racia medikamentado kaj kritika sinteno fronte la respondeculoj al kiuj ni konfidas nian sanon.
ĉu misfunkcioj ligitaj al aĝ-akumulo estas malsanoj au ĉu akceptendaj naturprocesoj, tio povas esti interesa debato.
Ĉiuokaze mi kredas ke nia socio tro medikamentumas.