dilluns, 12 de març del 2007

Automata tradukilo kataluna kaj hispana esperanten

La entrepreno ABC Enciklopedioj S.L. kaj la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, ligita al la Universitato Pompeu Fabra, en Barcelono, komencis prilabori aŭtomatan tradukilon de la kataluna kaj de la hispana al esperanto. Sub la kunordigo de profesorino Núria Bel kaj kun la helpo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Prompsit, entrepreno de la esplorgrupo Transducens de la Universitato de Alakanto, skipo de lingvistoj ellaboros dum dek monatoj programaron per malferma kodo por aŭtomate traduki esperanten el tiuj du lingvoj –oficialaj en Katalunio, kune kun la okcitana.
La ellaborado baziĝos sur la malfermkodaj programoj kreitaj de Transducens, en kunlaboro kun aliaj universitataj laborgrupoj el Iberio, kaj, pli konkrete, ĝi ekos el la aŭtomata traduk-sistemo per parta sintaksa transfero por parencaj lingvoj nomita Apertium. La projekto estas daŭrigo de la antaŭaj laboraĵoj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo por la paroj kataluna-okcitana, kataluna-franca kaj kataluna-angla, faritaj de la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko kaj Transducens, kiuj komenciĝis la pasintan majon kun la financa subteno de la kataluna registaro. La elekto de tiu ĉi programaro el inter la disponeblaj ŝuldiĝas al du gravaj kialoj: la alirebleco de la programoj, ĉar ili estas la solaj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo, kaj la facila program-ebleco. Ĉi tiu faktoro, kvankam ĝi endanĝerigas la kvaliton de la rezultoj, se oni ĝin aplikas al strukture malproksimaj lingvoparoj, garantias rezulton, kiun, siavice, povos plibonigi la uzantoj. Tiel do, oni deziras aparte atenti pri la dokumentado de la metodaro necesa, por ke aliaj laborgrupoj aldonu novajn lingvojn al la sistemo, ĉefe lingvojn malpli uzatajn.

Esperanto jam estis uzita en aliaj projektoj pri aŭtomata tradukado, inter kiuj la plej gravan kreis la nederlanda entrepreno BSO (nun Atos Origin) dum la periodo 1982-1992 kun entute 50 jar-homoj da laborinvesto. En tiu okazo esperanton oni uzis kiel pontolingvon por traduki inter diversaj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. La uzo de ponta lingvo (aŭ “pivota” laŭ la ĵargono uzata en la aŭtomat-traduka medio) draste malpliigas la nombron de tradukparoj necesaj por plenumi ĉiujn eblajn tradukojn, tiel ke, inter la nuntempaj 21 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, la uzo de pontolingvo rezultigas 42 necesajn direktojn, dum sen ĝi oni bezonus 420. Tiu ŝparo tamen havas sian malavantaĝan flankon, nome la duoblan tradukadon, kio signifas malpliigon de la kvalito de la rezulta teksto. BSO vetis je la uzo de planlingvo kiel esperanto, kiu per sia reguleco principe simpligas la tradukprocezon kaj provizas pli altan fidindecon. Tamen tiu projekto finfine ne prosperis, same kiel ĉiuj aliaj tiutempaj konkurantoj, pro la nepreteco de la teknologio. La uzado de esperanto en novaj projektoj kiel tiu ĉi povus klarigi, ĉu la veto de la nederlanda entrepreno estis trafa, kvankam tro frua.

Aliflanke, Katalunio akumulis en la lasta jardeko multajn sciojn pri aŭtomata tradukado. Pluraj ĵurnaloj –inkluzive de la plej legata– havas siajn ĉiutagajn eldonojn en la kataluna kaj la hispana lingvoj danke al aŭtomataj tradukoj (nepre kontrolataj de reviziantoj). Pinte de tiuj fakaj scioj pri aŭtomata tradukado situas la Universitato de Alakanto, en Valencilando, dum la Universitato Pompeu Fabra, la laste kreita publika universitato en Katalunio, per sia Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, elstaras de kelkaj jaroj per siaj esploroj pri komputa lingvistiko. Informis Kataluna Esperanto-Asocio.