dijous, 29 de març del 2007

amor', amor'

En youtube troviĝas kio ajn, ha ha. Jen kurioza specimeno, homoj kantante hungare (verŝajne, ĉar al lingva kulturpovrulo kiel mi ĝi iom sonas kiel planita lingvo en tiu ĉi video). Sed la plej gapiga afero estas la teksto kiu enkondukas la filmeton...eble la aŭtoroj ne konsciis pri la signifo de amori :-P
Spektu kaj ĝuu:
http://www.youtube.com:80/watch?v=wG14GcuUvDk

dimecres, 28 de març del 2007

La veto

Iam maljunulino vizitis la Centran Bankon de la urbo. Ŝi kunportis mansakon plenegan de mono. Ĉe la interna deĵorfenestro ŝi postulis paroli kun la prezidanto de la banko, ĉar temis pri enkontiĝo de granda monsumo. Post longa diskutado, oni akompanis ŝin ĝis la oficejo de la prezidanto, sekvante la regulon “kliento ĉiam pravas”.
La prezidanto demandis al ŝi kioma estas la sumo por la nova konto. Ŝi respondis ke temas pri 165.000 eŭroj kaj tuj elsakigis la monon sur la tablon.
Surprizite, la prezidanto scivolis pri la origino de tiu granda monsumo, tial li demandis:
- estimata sinjorino, tiu kvanto surprizas min. Kiel vi sukcesis kolekti tiom da mono?
- La respondo estas simpla –respondis la maljunulino-mi kutimas veti
- Veti? -demandis la prezidanto- Pri kiaj vetoj temas?
- Ĉiuspecaj-ŝi respondis- ekzemple mi vetas kun vi 25.000 eŭrojn ke viaj ĉurovoj estas kvadrataj!
La prezidanto ekkrevis je rido kaj diris:
- tiu estas stulta veto...vi neniam povus venki en tiu veto!
- -la maljunulino insistis en la defio-Mi jam avertis al vi ke mi kutimas veti, ĉu vi akceptas mian vetproponon?
- Kompreneble jes-respondis la prezidanto-mi vetas 25.000 eŭrojn ke miaj ĉurovoj ne estas kvadrataj
- En ordo-ŝi diris-, sed atentu, ĉar temas pri multe da mono...ĉu mi rajtas veni morgaŭ je la deka matene kun mia advokato, kiu atestos pri la rezulto de la veto?
- Memkompreneble jes –respondis la prezidanto-
Tiunokte la prezidanto tre nervis pri la veto, li longe staris antaŭ spegulo rigardante al siaj ĉurovoj, flanke, fronte kaj aliflanke, jen kaj ree, ĝis kiam li iĝis plene konvinkita ke siaj ĉurovoj tute ne estas kvadrataj kaj li venkos en la veto.
Matene je la deka akurate alvenis la maljunulino kun sia advokato en la oficejon de la prezidanto. Post rapida prezentado ŝi demandis al la prezidanto ĉu li daŭre akceptas la veton.
Li respondis jese, ke li vetas la 25.000 eŭrojn ke siaj ĉurovoj ne estas kvadrataj.
Tiam la maljunulino petis al la prezidanto ke li malzipu kaj suben ŝovu sian pantalonon kaj kalsoneton por montri la ĉurovojn.
La prezidanto ŝovis la pantalonon kaj la kalsoneton, la maljunulino alproksimiĝis kaj hontete demandis:
- ĉu mi povas ilin tuŝi? Bv. kompreni ke temas pri multe da mono kaj mi devas esti
certa pri la rezulto.
- konsentite-respondis la prezidanto-estas normale ke vi bezonu tutan certecon
La maljunulino prenis la ĉurovojn de la prezidanto, palpante ambaŭmane.
Tiam la prezidanto rimarkis ke la advokato komencis batadi sian kapon kontraŭ la muron.
La prezidanto demandis al la maljunulino:
- Kio estas al via advokato? Ĉu li malsanas?
- Ha, nenio grava. Mi vetis kun li 100.000 eŭrojn ke hodiaŭ, je la deka matene mi havos la ĉurovojn de la centra banko-prezidanto en miaj manoj!

dilluns, 26 de març del 2007

Inda feriloko

Ĉu vi ankoraŭ ne planis viajn venontajn feriojn?. Jen mi helpos vin trovi etan paradizon. Sojle de Pireneoj, ĉe la katalunia flanko troviĝas la montaro Montsec, kiun oni atingas el Ilerdo (Lleida) per pitoreska kaj ĉarma trajnitinero.
En la regiono de Montsec eblas praktiki diverstipajn sportojn kaj hobiojn, inter kiuj elstaras: piedmigro, grimpo, gliso, diverstipaj flugoj, naĝo, boatnavigo, kaj aliaj.
Pli trankvilaj homoj povos eventuale viziti diversajn kastelojn kaj preĝejon, krom aliajn romanikstilajn konstruaĵojn.
Rimarkeblas kaj rekomendindas promenado tra Congost de Montrebei (vidu la foton), vojo kavigita de homoj meze de impona krutaĵo.
Esperantistoj trovos aparte afablan informadon kaj gastigon tra la retejo: http://ptero.valldager.com/esperanto/index.html, al kiu eblas turni sin esperantlingve.
Ne malproksime troviĝas Llimiana, tre bela vilaĝo sur rokmonto kiu ĝuigas mirindan panoramon el ĝia pinto. Vizitu: www.llimiana.com (kaj ne forgesu klaki la verdan flageton post la prezenta foto :)
Krom tio, posedantoj de la libro Pasporta Servo, povos trovi gastiganton en urbo Balaguer, je tre malmultaj kilometroj de Àger kaj Llimiana, atingebla ankaŭ per la trajno Lleida-La Pobla de Segur.

dilluns, 19 de març del 2007

Raporto de KEA

Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs la 17an de marto organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas dauxrigo de la unua tut-landa amasigxo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por gxia oficiala agnosko kaj por kontrauxstari la malhelpojn, por ke gxi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.

La okcitanan lingvon -la iaman lingvon de la trobadoroj- parolas cx. 3 milionoj da homoj cxefe en la suda triono de Francio (39 departementoj), sed ankaux en Katalunio (Val d'Aran), Italio (dekdu valoj en Piemonto) kaj Monako. En Katalunio gxi estas ekde 1979 oficiala lingvo en Val d'Aran (kun 7 000 logxantoj) kaj la pera lingvo de instruado ekde la fruaj 1980aj jaroj. Pasintjare gxi farigxis la tria kunoficiala lingvo de la tuta Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana. En Italio (kun cx. 150 000 parolantoj) gxi atingis la statuson de protektita lingvo en 1999. Tamen gxi havas neniun agnoskon en Monako kaj en Francio, kie logxas la largxega plimulto de la okcitanoj.
Francio misfamigxis kiel unu el la euxropaj sxtatoj malplej respektemaj pri la lingvaj rajtoj de siaj malplimultoj kaj gxis nun ne akceptis subskribi la Euxropan Cxarton pri Regionaj aux Minoritataj Lingvoj, aprobitan de la Konsilio de Euxropo en 1992. Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Ecx la nuna prezidanto de la Instituto pri Okcitanaj Studoj -tiam elstara kulturaganto- prelegis en prilingva arangxo por neesperantista publiko organizita de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) antaux deko da jaroj.
En 2005 nur du esperanto-asocioj subtenis la manifestacion en Carcassona: KEA kaj la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL). Cxi-foje aligxis unu okcitania esperanto-grupo (Cercle Biterrois d'Esperanto), tri katalunlandaraj (KEA, Kataluna Esperanto-Junularo -KEJ- kaj Valencia Esperanto-Junularo - VEJ), kvar franciaj (Espéranto Culture et Progrès, Espéranto et Diversité des Langues, Centre Culturel Espéranto el Tours kaj Espéranto Jeunes) kaj unu internacia (IKEL).
Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizis budon apud la marsxejo kaj KEA eldonis kaj distribuis okcitanlingvajn flugfoliojn [flanko1, flanko2]. KEA, KEJ, VEJ kaj IKEL, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpagxaron por la arangxo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj esperanto) kaj marsxis malantaux tri-metrojn largxa tolafisxo en la okcitana. Francaj esperantistoj marsxis malantaux franclingva tolafisxo. Versxajne mankis aliaj esperanto-asocioj, ne nur internaciaj, sed ankaux naciaj: la subteno de malplimultaj lingvoj ne aperis kun la Manifesto de Prago, sed havas multe pli longan tradicion en la esperanto-movado ol ofte kredas esperantistoj, cxar jam en 1906 "hungarlanda" esperanto-asocio aligxis al la mejlosxtona unua internacia kongreso pri la kataluna lingvo, sur kies konkludoj oni starigis la nunan norman katalunan lingvon.
Gxuste, la aktivado de la katalunaj esperantistoj dauxrigas sian strategion agadi ekster la esperanta kadro kaj ligigxi al agadoj por subteni la lingvan diversecon, pro kio ekz. ili subtenis, kune kun IKEL, la pasintjaran kongreson pri la aragona lingvo.

La organizo de la TTT-ejo kaj gxia diskonigo tra la gazetaro celis plibonigi la rezulton atingitan en 2005, kiam, post la manifestacio de Carcassona, la TTT-ejo de KEA staris inter la unuaj afisxintaj fotojn de la okazajxo, kaj pro tio estis anoncita en nacilingvaj retgazetoj kaj sukcesis senteble plimultigi la nombron de vizitantoj dum kelkaj tagoj. La rezultoj superis la esperojn: Vilaweb, la cxefa kataluna regazeto, en sia informo pri la manifestacio, atentigis pri la esperanta TTT-ejo, cxar gxi farigxis la sola informejo en la kataluna pri la manifestacio. La esperantistoj estis ecx kontaktitaj plurfoje lauxlonge de la tago por informi la retgazeton pri la evoluo de la aferoj. Rezulte, la TTT-ejo de KEA atingis sian maksimumon de vizitoj en unu tago (1389), malgraux la multaj konkurencaj politikaj okazajxoj de la tago (i.a. grandaj diverscelaj manifestacioj en Barcelono, Palmo de Majorko kaj Euxskio). Entute, do, agado por esperanto, por la okcitana kaj por la lingva diverseco.Kataluna Esperanto-AsocioInternacia Komitato por Etnaj Liberecoj

divendres, 16 de març del 2007

Mesaĝo el Kataluna E-Asocio

Sabaton la 17an de marto, t.e. morgaŭ, okazos manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio celas kunigi milojn da homoj por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas daŭrigo de la unua tut-landa amasiĝo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por ĝia oficiala agnosko kaj por kontraŭstari la malhelpojn, por ke ĝi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizas budon apud la marŝejo kaj Kataluna Esperanto-Asocio eldonis kaj distribuos okcitanlingvajn flugfoliojn. Kataluna Esperanto- Asocio, Kataluna Esperanto-Junularo, Valencia Esperanto-Junularo kaj Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpaĝaron por la aranĝo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj esperanto). Ĝi celas informadi el Besièrs mem per interreto pri la iro de la manifestacio. Tiel do, ni esperas ke dum la tago de la manifestacio kaj dum la tuj sekvaj aperados informoj kaj fotoj.Ni invitas vin, do, konsultadi tiun retejon kaj meti ligilon pri ĝi en viaj paĝaroj se vi konsideras oportune. La retejo estas:http://www.esperanto.cat/besiers2007/

dilluns, 12 de març del 2007

Automata tradukilo kataluna kaj hispana esperanten

La entrepreno ABC Enciklopedioj S.L. kaj la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, ligita al la Universitato Pompeu Fabra, en Barcelono, komencis prilabori aŭtomatan tradukilon de la kataluna kaj de la hispana al esperanto. Sub la kunordigo de profesorino Núria Bel kaj kun la helpo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Prompsit, entrepreno de la esplorgrupo Transducens de la Universitato de Alakanto, skipo de lingvistoj ellaboros dum dek monatoj programaron per malferma kodo por aŭtomate traduki esperanten el tiuj du lingvoj –oficialaj en Katalunio, kune kun la okcitana.
La ellaborado baziĝos sur la malfermkodaj programoj kreitaj de Transducens, en kunlaboro kun aliaj universitataj laborgrupoj el Iberio, kaj, pli konkrete, ĝi ekos el la aŭtomata traduk-sistemo per parta sintaksa transfero por parencaj lingvoj nomita Apertium. La projekto estas daŭrigo de la antaŭaj laboraĵoj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo por la paroj kataluna-okcitana, kataluna-franca kaj kataluna-angla, faritaj de la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko kaj Transducens, kiuj komenciĝis la pasintan majon kun la financa subteno de la kataluna registaro. La elekto de tiu ĉi programaro el inter la disponeblaj ŝuldiĝas al du gravaj kialoj: la alirebleco de la programoj, ĉar ili estas la solaj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo, kaj la facila program-ebleco. Ĉi tiu faktoro, kvankam ĝi endanĝerigas la kvaliton de la rezultoj, se oni ĝin aplikas al strukture malproksimaj lingvoparoj, garantias rezulton, kiun, siavice, povos plibonigi la uzantoj. Tiel do, oni deziras aparte atenti pri la dokumentado de la metodaro necesa, por ke aliaj laborgrupoj aldonu novajn lingvojn al la sistemo, ĉefe lingvojn malpli uzatajn.

Esperanto jam estis uzita en aliaj projektoj pri aŭtomata tradukado, inter kiuj la plej gravan kreis la nederlanda entrepreno BSO (nun Atos Origin) dum la periodo 1982-1992 kun entute 50 jar-homoj da laborinvesto. En tiu okazo esperanton oni uzis kiel pontolingvon por traduki inter diversaj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. La uzo de ponta lingvo (aŭ “pivota” laŭ la ĵargono uzata en la aŭtomat-traduka medio) draste malpliigas la nombron de tradukparoj necesaj por plenumi ĉiujn eblajn tradukojn, tiel ke, inter la nuntempaj 21 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, la uzo de pontolingvo rezultigas 42 necesajn direktojn, dum sen ĝi oni bezonus 420. Tiu ŝparo tamen havas sian malavantaĝan flankon, nome la duoblan tradukadon, kio signifas malpliigon de la kvalito de la rezulta teksto. BSO vetis je la uzo de planlingvo kiel esperanto, kiu per sia reguleco principe simpligas la tradukprocezon kaj provizas pli altan fidindecon. Tamen tiu projekto finfine ne prosperis, same kiel ĉiuj aliaj tiutempaj konkurantoj, pro la nepreteco de la teknologio. La uzado de esperanto en novaj projektoj kiel tiu ĉi povus klarigi, ĉu la veto de la nederlanda entrepreno estis trafa, kvankam tro frua.

Aliflanke, Katalunio akumulis en la lasta jardeko multajn sciojn pri aŭtomata tradukado. Pluraj ĵurnaloj –inkluzive de la plej legata– havas siajn ĉiutagajn eldonojn en la kataluna kaj la hispana lingvoj danke al aŭtomataj tradukoj (nepre kontrolataj de reviziantoj). Pinte de tiuj fakaj scioj pri aŭtomata tradukado situas la Universitato de Alakanto, en Valencilando, dum la Universitato Pompeu Fabra, la laste kreita publika universitato en Katalunio, per sia Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, elstaras de kelkaj jaroj per siaj esploroj pri komputa lingvistiko. Informis Kataluna Esperanto-Asocio.

dilluns, 5 de març del 2007

Sano-trafikantoj

Intervjuo al Miguel Jara, aŭtoro de la libro Trafikantoj de sano (ADN, 27 de marto 2007):

Ĉu ekzistas statistikoj pri viktimoj de la farmaciaĵoj?
Laŭ la esplorstudo Morto pro la medicino , la postefikoj de la medikamentoj kaŭzas la morton de 305.000 homoj ĉiujare en Usono. En 2001 ĝi estis laŭvice, la kvara kaŭzo de morto en tiu lando.
Kiuj estas la plej gravaj kazoj?
Sole Vioxx, la "superaspirino" retirita fine de 2004, laŭŝajne mortigis 250.000 homojn. Nuntempe apotekoj posedas anstataŭaĵojn de tiu medikamento. Talidomido kaŭzis 20.000 viktimojn, kaj daŭre produktas denaske korpajn misformiĝojn en Peruo, Ĉinio aŭ Brazilo.
En via libro vi informas pri kiel oni inventas novajn malsanojn por sentigi la neceson de novaj farmaciaĵoj...
Malgrandajn dolorojn, risko-faktorojn aŭ simplajn naturprocesojn kiel ekzemple menopaŭzon oni transformas en "gravajn malsanojn" por krei novajn merkatojn. Alta kolesterolo, hipertensio, plej multaj seksaj disordigoj, iritita-intesto-sindromo, la malfacilo koncentriĝi aŭ ekzemple osteoporozo estas invetitaj malsanoj.
Ĉu registaroj respondecas pri tio?
Laboratorioj posedas "enfiltritojn" en la publikaj sanitarinstitucioj.
Kiu estas la ĉefa fronto por korekti pri la farmaciindustrio?
Tiu de la etiko.
Kiel oni komencu?
Per informiĝo. Malfidu pri preskaŭ ĉio, precipe en la sankampo. Informiĝu, uzu racie la farmaciaĵojn, serĉu ne agresajn alternativojn, postulu respondecon al la santrafikantoj...
Plia informado (hispane) ĉi tie.