diumenge, 7 de gener del 2007

Rekte el Kretenio

Aperis jam la kondichoj por la venonta partopreno de Hispanio en la konkurso de Eurovido (Eurovisión): http://www.rtve.es/programas/eurovision2007 Vidu (hispane) la kondichojn por la kanzonoj:http://www.rtve.es/FRONT_PROGRAMAS?go=111b735a516af85ca6718fb8e6a6ee87ea19e3b85f7078618e9d2df4507698667a2a7ecd319ed58b4b0bcfa0a5aadada315e6c6d30720ecf2885344508b61ad6e720bb7920a51c3d

* El tempo de la canción sea medio o rápido (ya que ninguna balada ha conseguido ganar el Festival en los últimos años).
(*La tempo de la kanto estu mezrapida aŭ rapida [ĉar neniu baladstila kanto venkis en la lastaj jaroj])

* La canción contenga estribillo, partes de texto o palabras repetidas en inglés (ya que las canciones que están ganando el Festival son cantadas en inglés).
(* La kanto devas havi rekantaĵon, teksteron aŭ kelkajn rediratajn vortojn en la angla lingvo [ĉar lastatempe la venkantaj kantoj estis anglalingvaj])

* En la canción aparezcan palabras españolas, universales para cualquier idioma; así como onomatopeyas, estribillos con sílabas que no signifiquen nada pero sean fáciles de recordar… (en Europa no entienden el español y en España no se puede votar nuestra canción).
(*Kelkaj hispanaj vortoj de la kanto devas esti universalaj por ĉiuj lingvoj, same kiel la onomatopeoj, teksteroj kun sensignifaj silaboj kaj vortoj sed facile memoreblaj...[en Eŭropo oni ne komprenas la hispanan kaj Hispanio ne povas voĉdoni al si mem]).

Tiel do, mi proponas novan regularon por la olimpikoj:

Antaŭkondiĉoj por la Olimpikoj de Pekino-2008

Oni petas al la kandidataj landoj la jenon:

Oni sendu atletojn el nigra raso (ni konstatis ke pli kaj pli da negroj trafas medalojn)

Prefere la atletoj havu usonan naciecon (Usono estas la lando kiu atingis pli da medaloj en la historio de la Olimpikoj)

Donu prioritaton al atletoj altaj aŭ kun ŝu-altigiloj (laŭ statistiko ili atingas pli indajn rezultojn en la konkursoj)

Atletoj apartenantaj al malgrandaj landoj bv. uzi nomon de sia kontinento, ekzemple: Azio, Afriko, Eŭropo,...(tiel la spektantoj povos orientiĝi geografie; se ili apartenas al iu protektorato ili povas tion mencii)

Oni uzu nur drogojn kiuj superos la dopkontrolon (neniu atleto malbone dopita sukcesis konservi sian medalon)

La atletoj bone regu la anglan aŭ ŝajnigu ke ili bone komprenas (ĉar ili ricevos la medalojn anglalingve)

2 comentaris:

Aliamondano ha dit...

Diable!!!, Terure!!!

Kiel imperiismaj kondiĉoj!!!

Fekaj Puglekantoj!!! :P

Karulo ha dit...

Nu por esti honesta, mi ne tre ĝuste tradukis. La kondiĉoj ne estas devigoj sed rekomendoj. Tamen la simpla mencio de tiuj aferoj jam ŝajnas al mi hontigaj kaj rolas kiel invito al postaj rezignoj pri la hispanlingva kantado.
Krom la lingva temo kuŝas en ĝi la aĉa filozofio laŭ kiu oni venku je kiu ajn kosto, senkonsidere de la arta kvalito de la kanto, ve kaj fek!