dimecres, 31 de gener del 2007

La kongreso de Palos

66a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 12a Andaluzia Kongreso de Esperanto.
Pagu unu kaj frandu du. Tiu povus esti la devizo de la venonta Hispana Kongreso, kiu ĉijare okazos kadre de la Andaluzia Kongreso. Palos estas la urbo el kiu, laŭ la historiistoj, Kolumbo ekŝipadis en la direkto al Ameriko, aventuro kiu restis en la libroj kiel unu el la plej gravaj homaj epopeoj, ĉefe el okcidentkultura vidpunkto.
La Kongreso de Palos ja povus esti aparte speciala, ĝi okazos proksime al Portugalio kaj tamen en la ĉiam vizitinda Andaluzio, kie iam kunfandiĝis tre fruktodone eŭropaj kaj arabaj gentoj kaj kulturoj.
Mi varme rekomendas la partoprenon en la evento, kiu antaŭvidiĝas unu el la plej viglaj el la lastaj hispanaj kongresoj, kaj pro la strategia situo kaj pro la momento kiu travivas esperanton en nia duoninsulo. Notu do, en vian agendon la datojn: 5a, 6a, 7a kaj 8a de julio. Pliaj informoj ĉi tie.