dijous, 25 de gener del 2007

IRO kaj reveno



En la lastaj jaroj, spite al la stagnemaj tendencoj, la sudeŭropa junularo komencis revigliĝi. Tion evidentigas, inter alie, la dua okazigo de la IRO (Iberia Renkontiĝo), kiu pasintjare okazis ĉe la portugala marbordo kaj nun okazos en la centro de Hispanio, en la ĉirkaŭaĵo de Madrido.

Jam anoncis sian partoprenon okcitanoj, portugalanoj, katalunoj kaj, kompreneble, hispanoj. Kvankam temas pri junulara aranĝo, pliaĝuloj ankaŭ estos bonvenaj. Ne maltrafu la okazon praktiki Esperanton en juna kaj festema etoso. La programo riĉiĝas tagon post tago kaj vi trovos pli da informoj en la jena retloko.