dilluns, 6 de novembre del 2006

Nova polemiko

Ŝajnas ke nova polemiko ekas en Eŭropo. La Eŭropa Komisiono elektis logotipon por celebri la 50an datrevenon de la Eŭropa Unuiĝo.
La logotipo (vidu apude) tekstas "kune dis de 1957" , kaj ĝin oni proponis en la angla. Francaj politikistoj, aŭtoritatoj kaj intelektuloj estis la unuaj montri siajn plendojn. Atendeble estas ke ankaŭ venos plendoj kaj protestoj el aliaj eŭropaj landoj. Ĉu ĉiuj eŭropanoj devas senti sin konfortaj sub la ombro de anglalingva ombrelo? Kion opinias fakuloj? almenaŭ unu el la membroj de la ĵurio, Jordi Montaña(instruisto pri merkatado), jam malkonsentis pri la elekto: uzi vorton por fari internacian logotipon estas stultaĵo.
Cetere ŝajne okazis malregulaĵo dum la elektado ĉar, en la unua ekzamenado, la logotipo estis konsiderita maltaŭga kaj flankenlasita.
Ankaŭ mi opinias ke logotipo devas esti pli neŭtrala, t.e., iu bildo kiu levu simpation sendepende de la lingvo de la rigardanto. Kaze de neceso oni aldonu klarigeton en la lingvo de la eŭropanoj (angla, franca, portugala, gaela, kataluna, itala, germana, okcitana, eŭska, ktp...kaj Esperanton)
Mi ne rekomendas logotipon en Esperanto, unue ĉar ĝi aspektus strange al multaj homoj kaj due mi dubas ĉu estas bona ideo asociaciigi Esperanton al specifa eŭropa afero.