dijous, 2 de novembre del 2006

Balotado en Katalunio

Hieraŭ okazis balotado en nia lando. Post tri jaroj da politikaj kriz(et)oj, la ĝisnuna registaro preparas sian valizon por foriro...aŭ ne.
En la lastaj jaroj regis koalicio de, almenaŭ teorie, maldekstraj partioj: PSC (katalunaj socialistoj) ERC (maldekstremaj sendependistoj) kaj ICV (postkomunistoj kaj ekologiistoj). En la nuna voĉdonado venkis CIU (katalunistaj centro-deskstruloj) sed la nombro de iliaj voĉdonoj ne sufiĉas por starigi registaron sen helpo de almenaŭ unu alia partio.
La ŝlosilon por elekti prezidenton kaj ceteran registaron havas ERC, kiu devas decidi al kiu koalicii, ĉu al CIU, ĉu al PSC+ICV ( la triunuo nun reganta).
Ĉiuokaze, dekstraj tendencoj kaj partioj havas preskaŭ nulan ŝancon prosperi. PP (hispania dekstrularo) retroiris kaj perdis unu deputiton.
Novaĵo en la politika mapo de Katalunio estas la tri deputitoj atingitaj de tre juna partio Ciutadans -partit per la ciutadania* (progresemaj kontraŭnaciistoj).
Plej bedaŭrinda afero, laŭ ĉiuj analistoj, estis la malmulta partopreno en la balotado, nur 56'6 % de la eblaj voĉdonantoj efektivigis sian rajton.

*(Partio por la civitanaro)