dimarts, 3 d’octubre del 2006

Miaj filmoj


Unu el miaj hobioj estas kino. Almenaŭ dufoje monate mi vizitas kinejojn por ĝui la sepan arton, pri kiuj mi kompreneble havas preferojn. Nun mi volas dividi kun vi miajn plej ŝatatajn titolojn. Mi proponos ilin laŭ memora ordo do, la vicoj estas interŝanĝeblaj. Unua, ĉar apudas la foto, estas 2001: odiseo en la kosmo de Stanley Kubrik, ĝi estas belege filmita kun memorinda sonorbendo. La filmo estas tre sugestoriĉa.
La vivo de Brian, La senco de la vivo kaj La kavaliroj de la kvadrata tablo, ili ĉiuj produktaĵoj de la reĝisora marko Monthy Python. Laŭ mi, la plej geniaj humurfilmoj de la lastaj jardekoj. Ankaŭ inda je mencio estas la filmoj de la mita kaj senmorta Charlie Chaplin, ni menciu nur La granda diktatoro (kiu cetere enhavas iomete da esperanto). Kun filozofiaj kaj pensigaj trajtoj menciindas Mia vespermanĝo kun André de Louis Malle kaj Raŝomon de akira Kurosawa. Pro sia kapablo surprizi kaj eventuale veki skandalojn elstaras La lasta tango en Parizo kun Marlon Brando kaj Maria Schneider kaj Je t'aime mais non plu (kies tradukon mi ne scipovas), tiu ĉi lasta havas ankaŭ historian sonorbendon. Rekomendindas ankaŭ preskaŭ ĉiuj filmoj de la gefratoj Marx: Grouĉo, Ĉiko, Harpo. Eble ni menciu Ansersupo kiel plej emblema.
En scienfikcio (jam ne tioma) Blade Runner de Ridley Scott kaj, iom pli malnova sed ne nepre malpli bona, Farenheit 451 de Françoise Truffaŭt. Al naturamantoj mi rekomendus La urso-n de Jean-Jacques Annaud (kies filmado daŭris preskaŭ 7 jarojn entute).
Nu, estas multaj pli sed eble tion ni lasu al venonta blogo...