dimarts, 24 d’octubre del 2006

Konsumismo


Hodiaŭ mi ricevis cirkulere denuncan poŝton. Ŝajne kataluna televido cenzuris reklamon proponita de iu NRO (Ne Registara Organizo). La reklamo tekstis, pli malpli jene: "Mi estas la publicisto, la homo kiu provas vendi al vi merdaferojn kiujn vi tute ne bezonas kaj promesas al vi ĝuojn kiujn vi neniam atingos. Mi ĉiam elturniĝas por ke vi sentu vin frustrita. Mi ne deziras vian feliĉon, homoj feliĉaj ne konsumas. Se vi estas juna, kredu min, studu, konsumu...kaj silentu" La negativo far televidkanalo verŝajne ne multe bremsos la disvolviĝon de la kampanjo, kiu nun ruliĝas en interreto kaj aliaj medioj sed ĝi estas pensiga.
Kiom longe aĉetado kaj sopirado al produktoj povos kaŝi la kolektivan malfeliĉon de la civitanaro? Intertempe la senlima produktado de nenecesaj aferoj implicas la rapidan malaperon de risorsoj, vegetaĵaro, bestospecioj kaj aliaj riĉaĵoj de nia planedo. La homaj rilatoj difektiĝas paralele. En nia lando furoras la surstrataj kolektivaj ebriiĝoj. Oni celas tuj konsumi, trovi feliĉon alkoholan por forgesi la ceteran malfeliĉon. Pli kaj pli reklamoj inundas niajn vivojn, la senco de la vivo estas konsumi, konsumi kaj konsumi. Senkritikan kaj banalan vivmanieron respegulis bone la filmo "La Muro" surbaze de la ideoj muzikitaj de Pink Floyd. Nia vivo pleniĝas de aferoj dum nia spirito malpleniĝas de senco. En la filmo tiu malpleniĝo kondukas al renverso de la sistemo kiu rezultas en diktaturo simila al la nazia. Ni ŝanĝu nun la sistemon antaŭ ol ĝi forvoros nin.