diumenge, 29 d’octubre del 2006

Aŭtunaj frandaĵoj


Estas oktobro, venas al niaj montoj la niskaloj, la plej bongustaj fungoj, aprecataj de preskaŭ ĉiuj kaj frandaĵo de restoracioj. Homoj el ĉiuj aĝoj kaj kondiĉoj marŝas grupe al montaroj , ĉiu kun sia korbo kun la celo ĝin plenigi kiel eble plej. Tiu estas nia aŭtuna sporto: la fungoĉasado.
Venas nun ankaŭ la kaŝtanoj, sovaĝaj fruktoj energiplenaj, la delico de infanoj kaj plenkreskuloj kiuj longe vicas ĉe la budoj de la "castanyeres" (kaŝtanvendistinoj kiu ĉiutage preparas ĵus braĝumitajn kaŝtanojn).
Venas ankaŭ la tempo de la "panellets", la plej aŭtunaj dolĉkuketoj faritaj el migdalpasto, mielo, pinsemoj kaj sukero, inter aliaj ingrediencoj. Ili estas troveblaj en ĉiuj kukvendejoj, bazaroj kaj eĉ panvendejoj.
Kaj venas la 1a de novembro, la festo de ĉiuj sanktuloj kaj de la forpasintoj (familianoj vizitas siajn forpasintajn familianojn aŭ amatojn kaj deponas novajn florojn ĉe la tombo). Laŭ iu legendo, tiu estas la dato en kiu naskiĝis la agrokulturo.
La 1a de novembro estas ĉiam festotago kaj ĝin karakterizas la gajaj renkontiĝoj por vespermanĝoj kaj kaŝtanvorado.

1 comentari:

Anònim ha dit...

Tre interesan blogon vi estas kreinta. Mi gratulas vin kaj dankas vin pro viaj esperantlingvaj blogeroj.