dijous, 31 d’agost del 2006

La spirita flanko

Om mani padme hung. Krom blogisto kaj esperantisto mi estas ankaŭ budhisto. Jen rimaĵo al kiu mi povus aligi aliajn istojn. Sed vi eble demandos, kial budhisto? Nu, la afero havas simplan respondon, mi ĉiam posedis spiritan "internan ideon" kiu estis dum longe orfa je strukturiĝo.
Kiam la unuaj informoj pri budhismo alvenis al mi, mi emis ilin ignori ĉar ili aperis sub religia vestaĵo kaj tio estis neakceptebla por la ateista blogisto. Sed "guton post guto"...Unu mia amiko estiĝis kvazaŭ kuriero aŭ leterportisto de Budho. Per li mi malkovris la filozofian teorion kaj la sciencan praktikon. Meditado kaj legado de libroj ja jes estis akcepteblaj.
Mi eniris en la budhisman kampon tra la pordoj de la tibeta budhismo, kiu estas plenplena je ikonografio, tekstoj, majstroj, kaj tradicio. Tuta universo, ne strange ke plej multaj homoj tuj vidas en ĝi religion. Sed la ĝenerala ideo povas abrupte ŝanĝiĝi kiam ni transiras al esence japana konceptiĝo de budhismo, la tiel nomata Zen', la unua formo de budhismo kiu estis bonvenata en Okcidento. Jam pli malfacilas meti Zenon en la sakon de kristanismo, islamo, judaismo, ktp.
La ĉefa metoda diferenco inter la okcidenta scienco kaj budhismo estas tiu, ke la unua pristudas la objektojn sen konsideri la observanton dum la dua ne distingas inter observanto kaj observato. Tamen, lastatempe la landlimo inter ambaŭ komencas forfali dank' al la kvantuma fiziko. Ege rekomendinda filmo pri tio estas Kaj kion vi scias? de William Arntz, Betsy Chasse, kaj Mark Vicente http://www.whatthebleep.com/whatthebleep/
Se iu scivolas pri budhisma muzikrecitado "mantroj" jen paĝo kun MP3-aĵoj: http://www.salves.com.br/mantras.htm