diumenge, 4 de juny del 2023


 23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. 

SINDETENO!
NEK FORGESO NEK SENKULPIGO

divendres, 26 de maig del 2023

El dia 28 és dia d'eleccions. Vota llibertat. Vota sobirania. Vota independència

 


La 28-an (de majo 2023) ni ree faros: voĉdonu por la 1a - Oktobro (kiam katalunoj aprobis sendependecon)


Copia, imprimeix, vota.
Kopiu, presu, voĉdonu.

(BALOTILO DE LA REFERENDUMO PRI MEMDETERMINO DE KATALUNIO EN 2017, UZATA ĈIFOJE POR PROTESTI KONTRAŬ LA SUBPREMADO FARE DE LA HISPANA ŜTATO)



dilluns, 15 de febrer del 2021

La sendependismo superas unuafoje la 50% de voĉdonoj en Katalunio

La sendependismo fortikigis la hegemonian tendencon de la lasta jardeko kaj ĝi atingis la trian sinsekvan absolutan majoritaton, ĉifoje pli vastan en la historio, kun 74 sidlokoj ( en 2015 estis 72 kaj en 2017 estis 70). Sed la ĉefa atingo, sen precedencoj, estas tiu, ke la sendependismo unuafoje superis la sojlon de la 50% de la deponitaj voĉdonoj

Fonto: Vilaweb

Klarigo pri partioj troveblas ĉe la dekstra kolumno, sub la mapo.

dilluns, 25 de gener del 2021

La partio de la ekzilita katalunia prezidanto Puigdemont pretas deklari la Katalunan Respublikon


La partio Junts per Catalunya promesas deklari la Katalunan Respublikon se la sendependismo superas la 50% -n el la voĉdonoj en la elektadoj okazontaj la venontan 14-an de februaro. "Ni estas ĉi tie pro mandato de la 1-a de oktobro (2017) kaj tio estas en la programo de la partio. Ni manifestas la volon efektivigi la rezultojn kaj tion ni faros". Tion asertis la ĉefkandidatino Laura Borràs, dum telematika gazetara konferenco en kiu oni prezentis la moton de la kampanjo: "Kune por fari, kune por esti". 

Borràs kritikis la decidon de la supera tribunalo nuligi la prokraston de la elektoj, sed garantiis la sekurecon de la balotado. Siaflanke, la voĉportanto kaj vicprezidantino de la partio, Elsa Artadi, identigis la socialisman PSC kiel la ĉefan rivalon al kiu venki ĉe la balotujoj. Lastaj sondadoj pri la politika konkursado sugestas similan gajno-ŝancon por tri partioj*: JxCat, ERC kaj PSC

Fonto: Vilaweb

*(klarigo pri partioj troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo)


dissabte, 2 de gener del 2021

Catalunya, comtat gran (Kataluna grafoland')


Tiu ĉi antikva versio de la himno de Katalunio estas kroniko pri la etoso kaj okazintaĵoj de la 7a de junio de 1640, kiam eniris tumulte en Barcelonon kamparanoj kaj laboristoj proteste kontraŭ la fiagoj de la hispana Grafo-Duko De Olivares. Tiu historia momento estis nomita Corpus de Sang (Sanga Kristokorpa Tago). Kantas: Rafael Subirachs

Kataluna grafoland'

Kataluna grafoland'
en pasinto riĉa-plena
Nun la reĝo kaj sinjor'
deklaris al ni militon

Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ' ĉar la pajlo tre karas!
Lertu la falĉ'!

La grafduko de Olivares
jam delonge al li susuras
"Tempas nun mia sinjor',
tempas nun por ekmilito

Kontraŭ la katalunar',
vidu kion ili faris:
pasis trupoj tra vilaĝoj
ĝis vilaĝo Riudarenes.

Ekbruligis la preĝejon,
Santa Coloma ĝia nomo;
brulas alboj kaj kazubloj,
la kalikoj kaj patenoj.

Se al pano mankis blank'
ili diris: "troe nigra"
kaj ĝin donis al  ĉeval'
por povrigi nian teron.

Pri la ne tre bona vin'
ili nomis ĝin vin' agra
kaj ĝin verŝis sur la strat'
por povrigi nian teron.

Antaŭ plena famili'
perfortis ili fraŭlinojn
kaj mortigis la gepatrojn
okaze de ajnprotesto.

Raportita la vicreĝ'
pri la fi' de la soldatoj:
"La  permeson donis mi,
eĉ pli donos se necese!"

Jen aŭdinte tion ĉi
ekbruegis nia tero.
Jen aŭdante tion ĉi
ekbruegis nia tero.

Eniris en Barcelonon
cent personoj tiam fremdaj,
Sub la nomo Falĉistar'
ĉar jam estis falĉsezono.

Tri gvardianoj mortis jam
sur la vojo de protesto;
iris ĉiuj al prizon'
por liberigi prizonulojn.

Mortis la deputitar'
kaj juĝistoj tribunalaj,
morton trovis  la vicreĝ'
dum la fuĝo en galero.

Ilin benis episkop'
per man' dekstra kaj maldekstra
"Kie via kapitan'?
kiu estas via flago?"

Tuj ekstaris Jesukruc', 
kovrita per vualo nigra.
Tuj ekstaris Jesukruc', 
kovrita per vualo nigra:

"Tie ĉi nia kapitan'!
kaj jen estas nia flago!
armu vin katalunar',
ĉar militon Reĝ' deklaris!"

Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ' ĉar la pajlo tre  karas!
Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ'!
Lertu la falĉ'!
Lertu la faaalĉ'!




dissabte, 8 d’agost del 2020

Mortis Casaldàliga, la episkopo de la malriĉuloj

 Okaze de la morto de Pere Casaldàliga, ni reproduktas parton de la vikipedia artikolo pri lia biografio. Rekomendindas vizito al aliaj lingvoj por pli klare vidi la figuron de tiu elstara misiisto, kiu konsideris kapitalismon peko kaj akre kritikis la hipokritecon de la katolika eklezio. Li estis plurfoje mortminacita pro lia helpo al brazlaj indiĝenoj kaj kamparanoj (unufoje li savis sian vivon ĉar la sikario sendita lin mortigi eraris la homon):

Pedro CASALDÁLIGA ([pedro kasaldáliga] , CMF ; naskiĝis la 16-an de februaro 1928 en Balsareny, mortis la 8-an de aŭgusto 2020 en Batatais; vera nomo Pere Casaldáliga i Plá) estis katalundevena brazila episkopo.

Li estas emerita episkopo-prelato de São Félix do Araguaia (Brazilo) ekde la 2-a de februaro 2005. Li estas klaretiana pastropoeto kaj li estas grava reprezentanto de la movado Teologio de la Liberigo pro kio li devis alfrunti akrajn kontraŭstrarojn de la eklezia estraroj kaj de la regantoj kaj potenculoj de la regionoj kie li aktivis naturalizita brazila.


Dom Pedro, kun tukuma ringo en dekstra mano.

Moto

« Nada possuir, nada carregar, nada pedir, nada calar e, sobretudo, nada matar » (« Nenion posedi, nenion ŝarĝi, nenion peti, nenion prisilenti kaj ĉefe nenion mortigi »)

Video-dokumentario pri la vivo kaj penso de Pere Casaldàliga (katalunlingva):